Martonvásár
Martonvásár (martonvAŝAr) estas freŝa urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Ercsi. La nomo signifas hungare Marteno-foiro.
Bazaj informoj
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 5270
- Poŝtkodo: 2462
- Telefonprefikso: 22
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la fervojo kaj (malnova) ĉefvojo Budapeŝto-Balatono, la samdirekta aŭtoŝoseo M7 preteriras. Gárdony, kaj Velence estas tre proksime.
Historio
La turkoj faris senhoma la setlejon. En 1776 katolika preĝejo kaj baroka kastelo konstruiĝis, la kastelo novgotikiĝis en 1870.
La kastelon de la familio grafo Brunszvik kiel ilia intima amiko, Ludwig van Beethoven multfoje vizitis komence de la 19-a jarcento. Gravaj verkoj kreiĝis en la romantika parko, kie ĉiusomere grandaj koncertoj estas dediĉitaj al la geniulo, ĉe la interna ĉarma lageto, apud lia statuo. La kastel-muzeo prezentas memoraĵojn de liaj vizitoj. Nun renoma agrikultura esplorejo funkcias tie.
Famuloj
En Martonvásár mortis agronomo Béla Győrffy.