Massimo Ambrosini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Massimo Ambrosini – A.C. Milan 2.jpg

Massimo Ambrosini estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 29-an de majo 1977(nun 1977-05-29) en Pesaro, Markio, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 1995 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AC Milan.

Krome Massimo Ambrosini inter la jaroj 1999 ĝis 2008 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-18-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.