Alessandro Gamberini
Alessandro Gamberini estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1981 en Bolonjo, do nun estas 31-jara. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo ACF Fiorentina.
Krome Alessandro Gamberini ekde la jaro 2007 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-201-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Alessandro Gamberini – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||