Medo
Medo aŭ mielakvo (ruse: медовуха medovuĥa, norvege: Mjød, germane: Met, pole: miód pitny miut pitni, malnov-angle: meodu, ukraine: med, litove: midus, perse: mey, slovake: medovina) estas alkohola trinkaĵo, kiun oni trinkas en meza kaj Orienta Eŭropo kaj ankaŭ en Skandinavio. Speciale ŝtata ĝi estas en Ruslando, Pollando kaj Ukrainio. Ĝi estas farata el mielo, kiun oni diluas per akvo. Kiel ĉe vino oni aldonas giston por ke la likvaĵo fermentu. La trinkaĵo havas flavecan koloron kaj enhavas 10 ĝis 15 vol-% da alkoholo. Oni trinkas ĝin dum ĉetablaj festoj kaj ankaŭ dum vintraj foiroj.
Seskvi-medo aŭ dutriona medo - t.e. dum la fermentado uzitaj du trionoj da medo kaj unu triono da akvo
Duonmedo - t.e. dum la fermentado uzitaj duono de medo kaj duono de akvo
Trionmedo - t.e. dum la fermentado uzitaj unu triono da medo kaj du trionoj da akvo
Kvaronmedo - t.e. dum la fermentado uzitaj unu kvarono da medo kaj tri kvaronoj da akvo
Medoj estas produktataj kun diversaj aldonaĵoj (spicoj, herboj, diversaj sukoj), do pro tio estas nomataj: spica medo, herba medo, lupola medo, cinama medo, zingibra medo, pipra medo, vanila medo, junipera medo, padusa medo, framba medo, ktp.
Deveno de la vorto
La vorto Medo venas tra la malnovĝermana Medu, kiu parencas al la Sanskrita Madhu.