Teĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
vitra balono kun nefiltrita teĝo


Teĝo (amhare ጠጅ , elparolu "teĝ") estas etiopia mielvinomedo, farita el mielo, akvo kaj kun aldono de ligneca afrika ramno-arbusto (Rhamnus prinoides). Teĝo estas tradicia alkohola trinkaĵo de la etiopiaj popoloj.

La alkoholenhavo varias inter 6 kaj 11 Vol.-%. La sukcenkoloran trinkaĵon oni faras en Etiopio por privata konsumado, sed ekzistas ankaŭ multaj specialaj trinkejoj, nome la Tej bets (amhare por "teĝejo"), kie la homoj trinkas la refreŝigan trinkaĵon el vitraj balonoj (amhare Berele).

Mitologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

En etiopiaj historiaj libroj oni priskibas detale la vivon de reĝino de Saba en la 10a jc. a.K. kaj ties regnadon super la granda regno de la hodiaŭa Jemeno kaj la norda Etiopio kun la urbo Aksum kiel centro.[1]

Laŭ ĝenerala opinio tio estas legendo, kiu ricevis sian skriban formon nur ĉirk. 1400 en la verko Honoro de la Reĝoj (Kebra Negest). En 980 a.K. la reĝino vojaĝis al Jerusalemo plenpakita kun donacoj akorde al la grandeco kaj pompeco de sia regno, kaj ŝi parolis tie kun reĝo Salomono. Ili kune trinkis la de ŝi kunportitan teĝon kaj kune generis Menelikon, kiu fariĝis la unua reĝo de Etiopio.

Per tiu rakonto teĝo havas la rangon de reĝa trinkaĵo. Fone estas la ligo de la abeloj kiel simbolo de la regnado en la afrika mitologio. Same kiel en la greka mitologio la nektaro estas reĝa nutraĵo, la mielo kaj el ĝi farata ebriiga trinkaĵo apartenas en la egipta mitologio al la sefero de sankteco "kie lakto kaj mielo fluas".

En Etiopio ekzistis pramitoj en kiuj abelo ludis centran rolon. Ekzistis la abela oraklo por nomigi estontan reganton. La imperiestro Lalibela (1189-1229), la konstruanto de la fama rokpreĝejo en sia hejmurbo Lalibela prunteprenis sian nomon de la abeloj. Same sakrala estas abelvakso. Dum festo la regnantoj permesis la ĝuon de teĝo. La nobeloj trinkis la medon el bovkornoj. Krom dum festo la ordinara popolo ne rajtis trinki teĝon.

La regno de la Oromoj en la 19a jarcento nome Gera fanfaronas pri sia plej bona mielo en Etiopio. Ekzistis 8 diversaj specoj, el kiuj la plej bona, la malhela mielo estas destinita nur por la farado de teĝo por la nobeluloj. La plej altaj tavoloj de la socio havis specialajn servistojn por fari kaj celebri teĝon.

Ne antaŭ la komenco de la 20a jc. la ĝuado de teĝo disvastigis ankaŭ al pli malaltaj klasoj de la etiopia socio. Pro la tradicio tamen la trinkaĵo restis iu specialaĵo.

La popolo sur la altebenaĵo de Abisinujo trinkis kaj trinkas ankorau hodiaŭ pli ofte pro la plej malalta prezo Talla- bieron el milio.

Krom tra la mitoj kaj kultaj aferoj la famo pri teĝo disvastiĝis per vojaĝantoj el la nordo. La greka geografo Strabono (63 a.K. gis 23 p.K.) rakontis pri la etiopianoj ke ili estas trogloditoj ("kavernuloj"), kies reganto faris trinkaĵon el mielo kaj akvo kun aldono de (ramno).[2]

James Bruce (1730–1794) travivis ĉirk. 1770 du jarojn en Etiopio. Li havis la honoron dum sia ĉeesto en Gonder kun maljuna etiopia imperiestro Mikaelo Sehul regule tagmanĝi kaj trinki teĝon. Laŭ la germana esploristo Heinrich Thiersch la trouzo de la alkohola trinkaĵo fare de imperiestro Teodoro (1855–1868) kaŭzis la malvenkon de la etiopanoj kontraŭ la angloj. Eksterlandaj senditoj en la 19a jc. plendas unuanime, ke ne eblis diplomata interparolo sen antaŭe multege da teĝo estis trinkita.

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto tej ekzistas krom en la amhara ankaŭ en la kuŝidaj kaj semidaj lingvoj de Etiopio. La termino ekzemple similas al la volana Tajay, kaj la cvaja Teje kaj la harara Tajji. La vorto verŝajne estas prasemida.

Krudmaterialo[redakti | redakti fonton]

Mienkolektado apartenas al unu el la plej fruaj formoj de arbarmastrumado. La homoj pendigas cilindroformajn nestojn por la naturaj abelsvarmoj. La gastiganto ofte estas molajn trunkoj de la tropika arbo Cordia africana. Tiaj lignaj kavoj estas enloĝataj de sovaĝaj abeloj. La abeloj estas tre agresemaj, do la rikolto danĝera kaj pro tio la laboro estas prestiĝdona. En la suda kaj okcidenta partoj de Etiopio la averaĝa rikolto por abelpopolo estas 4 ĝis 9 kilogramoj da mielo. La plej rikoltriĉa regiono estas Gojjam. En la abesina altebenaĵo la abeloj ne estas tiom produktivaj kaj la rikolto estas malmulta.

En Etiopio ekzistas pli ol 3 milionoj da tradiciaj abelujoj. La mielproduktado en Etiopio varias inter 20.000 kaj 30.000 tunoj je jaro. El tio du trionojn oni uzas por fari teĝon.[3] La kromprodukto estas abelvakso kiu estas transportata al entrepreno en Adis-Abebo. Tiu entrepreno prilaboras la vakson por la eksportado.[4]

Farado[redakti | redakti fonton]

Azmari (kantisto de laŭdaj kaj insultaj kantoj) en teĝejo sin akompananta per Tej bet (afrika violono Masinko)

Ekzistas multaj receptoj, kiuj varias laŭ kvanto kaj tempoj. Tradicia recepto estas: En granda ligna barelo oni enmetas unu parton da mielo kaj kvin partojn da akvo. Plenigu la botelon nur ĝis tri kvaronoj, kovru ĝin per tuko. Dum la fermentado oni kolektigas vakson kaj malpuraĵojn je la surfaco, ĉitage oni devas forpreni tion. Intertempe dispecigu kelkajn kilogramojn da sekigita ramnaj branĉoj kaj kuiru ilin en akvo. Tiel longe kiel la mielakvo ankoraŭ estas dolĉa aldonu la kuiritan ramnon. Ĉiutage forprenu la malpuraxojn el sur la surfaco. Post la fermentado eblas postdolĉigi la fluaĵon kun mielo. La tuta proceso daŭras ĉirk. 15 tagojn.[5] [6] Hodiaŭ ofte estas la kutimo anstataŭi la mielon per sukero. Eblas ankaŭ aldoni giston. Ne tradicia ankaŭ estas aldonaĵoj kiel citronsuko, kafgrajnoj, oranĝŝeloj, aŭ rozenoj.

Societeco[redakti | redakti fonton]

Ĉe teĝo ekzistas en la tradicia socio etiopia labordivido. La produktado esta farata de virinoj. En la Tej bets teĝejoj sidas nur viroj. Ankaŭ la servistoj nur estas viraj.

Kompare kun la nombro de ceteraj gastejoj la nombro de teĝejoj estas relative malmultaj. En Sudetiopio teĝejoj estas iom pli multnombraj. En Adis-Abebo ekzistas 15.436 gastejoj kaj hoteloj, kaj el tiuj nur 505 teĝejoj (Tej bets) t.e. 3,3 %.[7]

referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belai Gidai: Ethiopian Civilization. Addis Abeba 1992
  2. Strabono: Geographica. Buch 17, Kap. 2 angle, rete
  3. Moustafa H. Hussein: Bienenzucht in Afrika. In: Apiacta 1/2001, S.34–48
  4. Tessega Belie: Honeybee production and marketing systems, constraints and opportunities in Burie District of Amhara Region, Ethiopia. Bahir Dar University, Bahar Dar (Äthiopien), Majo 2009, S. 17, 21
  5. Reinhard Fichtl kaj Admasu Adi: Honeybee Flora of Ethiopia. Markgraf Verlag, Weikersheim 1994, S.419
  6. Haberland, S.173.
  7. Vidu: Harry Kloman: All about Tej, el: 2002 Study of Sex workers. – als Pdf