Meißen
El Vikipedio
(Alidirektita el Meissen)
Meissen aŭ Meißen [Majsn] estas germana urbo, kiu situas ĉe la rivero Elbe. Ĝi estiĝis el la slava burgo Misni en la jaro 929. En 1150 Meißen unuafoje estis dokumente menciita kiel urbo. Nuntempe ĝi famas ĉefe pro vitkultivado kaj la porcelano produktata tie.
Enhavo |
Faktoj[redakti]
Situo: 51°10′N 13°28′O / 51.167°N, 13.467°OKoordinatoj: 51°10′N 13°28′O / 51.167°N, 13.467°O Loĝantaro: proksimume 29.000 (en 2002)
Alteco: averaĝe 109 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Areo: proksimume 30,9 km2
Famaj homoj de la urbo[redakti]
- Samuel Hahnemann, iniciatinto de la homeopatio
Esperanto en Meissen[redakti]
Ekzistas Esperanto-grupo en Meissen. Okaze de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en 1908 la urbo estis celo de ekskurso.