Mercè Rodoreda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Rodoreda kaj la patrinonomo estas Gurguí


Mercè Rodoreda
Mercè Rodoreda
Mercè Rodoreda
Persona informo
Naskonomo Mercè Rodoreda i Gurguí
Naskiĝo la  10-an de oktobro 1908(nun 1908-10-10)
en Barcelono
Morto la 13-an de aprilo 1983 (74‑jara)
en Ĝirono
Mortokialo hepata kancero
Tombo Cementiri de Romanyà de la Selva
Lingvoj katalunahispanaEsperanto
Loĝloko BarcelonoRoissy-en-BrieLimoĝoBordeauxParizoĜenevo • Romanyà de la Selva
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escola Menéndez Pelayo • Liceu Dalmau
Subskribo Mercè Rodoreda
Familio
Patro Andreu Rodoreda i Sallent
Patrino Montserrat Gurguí i Guàrdia
Edz(in)o Joan Gurguí
Amkunulo Joan Prat i Esteve
Infano Jordi Gurguí i Rodoreda
Okupo
Okupo Romanistino, Dramaturgo, Poetino
Verkoj The Time of the Doves
Mirall trencat
Aloma
Sóc una dona honrada?
Del que hom no pot fugirc
Un dia en la vida d'un home
Crim
Vint-i-dos contes
El carrer de les Camèlies
Jardí vora el mar
La meva Cristina i altres contes
Semblava de seda i altres contes
Tots els contes
Viatges i flors
War so much war
Death in Spring
Isabel i Maria
TTT
Retejo http://www.mercerodoreda.cat/
vdr

Mercè RODOREDA i GURGUÍ (katalune: [mərˈsɛ ruðuˈɾɛðə]) (naskiĝis la  10-an de oktobro 1908(nun 1908-10-10), mortis la 13-an de aprilo 1983) estis hispana romanistino en la Kataluna lingvo.

Ŝi estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej gravaj katalunaj romanistoj de la postmilita periodo. Ŝia romano La plaça del Diamant ("La placo de la Diamanto", 1962) fariĝis la plej aklamita kataluna romano de ĉiuj tempoj kaj ekde la jaro de ĝia unua publikigo, ĝi estis tradukita en pli ol 30 lingvoj. Ĝi temas pri ĉiutagaĵoj kaj intima vivo de personoj dum la milito kaj ankaŭ estas konsiderata de multaj kiel la plej bona romano temanta pri la Hispana Enlanda Milito. Pri ĝi oni filmis kaj kinan filmon kaj televidan serion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en 340 carrer de Balmes, Barcelono, en 1908. Ŝiaj gepatroj estis Andreu Rodoreda, el Terrassa kaj Montserrat Gurguí, el Maresme.[1] En 1928, ĵus 20-jaraĝa, ŝi edziniĝis kun sia onklo Joan Gurguí, 14 jarojn pli aĝa ol ŝi, kaj en 1929 ŝi naskis sian unusolan infanon, Jordi. Ŝi komencis sian verkistan karieron per noveloj en magazinoj, kiel eskapon el sia malfeliĉa geedziĝo. Ŝi tiam verkis psikologiajn romanojn, inkluzive de Aloma kiu gajnis la Premion Crexells, sed eĉ kun la sukceso kiun ĝuis tiu romano, Rodoreda decidis refari kaj republikigi ĝin kelkajn jarojn poste tial ke ŝi ne estis plene kontenta pri tiu periodo de sia vivo kaj siaj verkoj de tiu tempo.

En la komenco de la Hispana Enlanda Milito, ŝi laboris por la aŭtonoma Generalitato de Katalunio.

Ŝi estis ekzilita en Francio kaj poste Svislando, kie en 1957 ŝi rompis sian silenton per la publikigo de sia libro Vint-i-dos contes ("Dudek du noveloj"), kiu gajnigis al ŝi Premion Víctor Català. Per El carrer de les Camèlies ("Camèlies Strato") (1966) ŝi gajnis plurajn premiojn. En la 1970-aj jaroj, ŝi revenis al Romanyà de la Selva en Katalunio kaj finis la romanon Mirall trencat ("Rompita Spegulo") en 1974.

Inter aliaj verkoj venis Viatges i flors ("Vojaĝoj kaj floroj") kaj Quanta, quanta guerra... ("Kiom, kiom da militoj") en 1980, kiu estis ankaŭ la jaro kiam ŝi gajnis la Premi d'Honor de les Lletres Catalanes. Dum la lasta periodo de ŝia vivo, ŝiaj verkoj elvolviĝis el ŝia kutima psikologia stilo por fariĝi pli parenca al simbolismo en ties plej kripta formo.

En 1998 literatura premio estis kreita laŭ ŝia nomo: la premio Mercè Rodoreda por noveloj kaj rakontoj.

Ŝi estis farita Honora Membro de Associació d'Escriptors en Llengua Catalana ("Asocio de Katalunlingvaj Verkistoj"). La biblioteko en Castell-Platja d'Aro estis nomita en ŝia honoro.

Ŝi mortis en Ĝirono el hepata kancero, kaj estis entombigita en la tombejo de Romanyà.[2]

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aloma (1938)
  • Vint-i-dos contes (1958)
  • La plaça del Diamant (1962) (angle: "The Time of the Doves")
  • El carrer de les Camèlies (1966)
  • Jardí vora el mar (1967)
  • Mirall trencat (1974) (angle: "A Broken Mirror"; Lincoln: University of Nebraska Press 2006, ISBN 0-8032-9007-1 / ISBN 978-0-8032-9007-5)
  • Semblava de seda i altres contes (1978)
  • Quanta, quanta guerra... (1980)
  • La mort i la primavera, (angle: "Death in Spring"; Rochester, NY: Open Letter Books 2009, ISBN 978-1-934824-11-5)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tvcatalunya.com. Arkivita el la originalo je 2008-07-08. Alirita 2014-03-25.
  2. Artikolo en La Vanguardia de 1983/4/16

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mercè Rodoreda en la angla Vikipedio.