Mesrop Maŝtoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mesrop Maŝtoc
Persona informo
Naskiĝo 361/362
en Provinco Tarono, ĉe Lago Van, Reĝlando Armenio
Morto 17-an de februaro 440
en Armena Marzpano, urbo Vagarŝapato, entombigita en vilaĝo Oŝakan
Tombo Tomb of Mesrop Mashtots
Lingvoj armenagrekapersasiria
Ŝtataneco Reĝlando Armenio
Okupo
Okupo tradukistolingvisto • tradukisto de Biblio
vdr

Sankta Mesrop Maŝtoc (en la armena lingvo Մեսրոպ Մաշտոց) (36017-a de februaro 440) estis monaĥo, teologo kaj armena lingvisto. Li estas konata pro sia kreado de la armena alfabeto eble en la jaro 405 p.K., fundamenta paŝo por la plifortigo de la Armena Apostola Eklezio, la registaro de la Reĝlando Armenio, kaj laste la unuiĝo inter armenoj loĝantaj inter la Reĝlando Armenio, la Bizanca Imperio kaj Persio.

Vivo

Mesrop aŭ (Mesrob) Maŝtoc naskiĝis en Taron kaj forpasis en Eĉmiadzin. Lia disĉiplo kaj biografiisto, Korioun, rakontas ke Mesrob ricevis liberalan edukadon, kaj bone scipovis la lingvojn: siria, greka kaj persa. Pro lia pieco kaj inteligento Mesrob estis nomumita kiel sekretario de la reĝo Kosroes la 3-a. Lia tasko konsistis el verki en la greka, persa kaj siria la dekretojn kaj ediktojn de la reĝo. Baldaŭ konsakriĝis al la religia vivo kaj konvinkita ke la kristaniĝo de la armena popolo estos faciligita pere de la tradukado de la evangelioj en la propran lingvon de la armenoj, li ekserĉas adekvatan alfabeton por la lingvo. La alfabeto de siria episkopo nomata Danielo ne ŝajnis adekvata, tiam li mem decidas krei la alfabeton kiu estis finita eble en 406.

Muziko

Sankta Mesrob ankaŭ komponis liturgian muzikon. Kelkaj el liaj komponaĵoj estas: Megha Qez Ter, Voghormea indz Astvats , Ankanim Aadgi Qo kaj Voghormea (pentaj himnoj).