Metroo de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mapo de Metroo de Moskvo

Metroo de Moskvo estas metroo en Moskvo, ĉefurbo de Rusio. Ĝi estas la plej ŝarĝita metropoliteno en la mondo kaj en ĉiu labora tago veturigas ĝis 9 milionoj da pasaĝeroj.


Linioj

Koloroj en la tabelo estas la samaj kiel en la skemo. Datumoj estas por la jaro 2013.

# Nomo Jaro de malfermo Longo Tempo de veturo
010 Ruĝa XXXX - Sokolniĉeskaja - Сокольническая 1935 26,1 km 40 min
020 Verda XXXX - Zamoskvoreckaja - Замоскворецкая 1938 39,9 km 56 min
030 Blua XXXX - Arbatsko-Pokrovskaja - Арбатско-Покровская 1938 45,1 km 67 min
040 Helblua XXXX - Filovskaja - Филёвская 1935 14,9 km 23/12 min
050 Cirkla XXXX - Кольцевая 1950 19,3 km 30 min
060 Oranĝkolora XXXX- Kaluĵsko-Riĵskaja - Калужско-Рижская 1958 37,6 km 56 min
070 Violkolora XXXX - Tagansko-Krasnopresnenskaja - Таганско-Краснопресненская 1966 40,5 km 56 min
080 Flava XXXX - Kalininskaja - Калининская 1979 16,3 km 21 min
090 Griza XXXX - Serpuĥovsko-Timirjazevskaja - Серпуховско-Тимирязевская 1983 41,2 km 58 min
100 Helverda XXXX - Lublinsko-Dmitrovskaja - Люблинско-Дмитровская 1995 28,0 km 44 min
110 Verdblua XXXX - Kaĥovskaja - Каховская 1984 3,3 km 5 min
  Leĝera XXXX - Butovskaja - Бутовская 2003 10,0 km 18 min

Sume 325,4 km.

En la skemo estas ankaŭ unurelvoja linio M1, kiu ĝis 2008 funkciis en ekskursa reĝimo: ekde la 8a ĝis la 20a horo kun 20-minutaj intervaloj; bileto kostis kelkoble pli ol en metroo. Ekde la 10-a de januaro, 2008 ĝi funkcias en transporta reĝimo. Ekde la 1-a de januaro, 2013 biletoj de Moskva metroo estas uzeblaj ankaŭ tie.

En Moskvo ekzistas sekreta metroa linio, konstruita dum la stalina epoko, pri kiu oni scias malmulte.

Stacioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de stacioj de Moskva metroo.

Moskva metroo enhavas 194 funkciantajn staciojn. Kelkaj stacioj estas konstruataj.

Biletoj

En Moskva metroo aspektoj de biletoj ofte ŝanĝiĝas. Ekde la 1-a de januaro, 2013 oni uzas novan komunan bileton por veturoj en metroo kaj surtera transporto.

Magneta bileto de moskva metroo por 20 veturaĵoj. Ĝi estas kartona, de amplekso 84*54 mm. Ĝi jam estis uzita 9 foje, do ĝi validas por ankoraŭ 11 fojoj (nombro "11" en la fino de tria linio sur la dorsa flanko).

Teksto sur vizaĝa flanko de la bileto:

"Moskva metropoliteno

Bileto № ...

Sur rea flanko de la bileto dum vendo en du unuaj linioj sinsekve estas skribitaj: limo de kvanto da veturaĵoj, kosto, lasta tago kiam oni devas komenci uzi la bileton. (vere en tiu bildo ĉi tiuj linioj estas du antaŭlastaj, ĉar sur ĵus vendita bileto estas nur tri lastaj linioj)

Dum la unua uzo informo pri periodo de uzado estas printata. (en la unua linio)

Veturigado de pakaĵo pagatas aparte.

La bileto bezonas gardan konservon kaj uzon.

Konservu la bileton ĝis fino de la veturaĵo.

Falsado de biletoj estas punata laŭ leĝo."

Legu E-lingvajn konsilojn — Kiel uzi Moskvan metroon.

Teknikaj detaloj

Funkcias ekde 5.30 ĝis 1.00 ĉiutage. Larĝo de trako estas 1520 mm. Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron de tria relo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V). Maksimuma rapideco — 80 km/h. Averaĝa rapideco kun haltoj — 42 km/h. Intervaloj — minimume 90 sekundoj, maksimume 10 minutoj (nokte, je la linio Aleksandrovskij Sad - Meĵdunarodnaja pli longe).

Moskva metroo en beletro

En Esperanto-literaturo

En la rusa literaturo

  • "Nokta patrolo" (ruse "Ночной дозор"), Sergej Lukjanenko
  • "Metroo-2033" (ruse "Метро-2033"), "Metroo-2034" (ruse "Метро-2034"), Dmitrij Gluĥovskij

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda