Metroo de Romo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logoo de la Roma Metroo

La Metroo de Romo (itale Metropolitana di Roma) estas la metrosistemo de Romo, ĉefurbo de Italio kaj unu el la plej gravaj eŭropaj urboj el historia, ekonomika kaj kultura vidpunktoj. La metroo konsistas el du linioj (A kaj B) kun entute 38 km, krom aliaj du suburbaj linioj kaj unu linio de leĝera metroo.

Linioj A kaj B de la Metroo de Romo

Historio[redakti]

La unua metroo de Romo estis projektita kaj ekkonstruita en la jardeko 1930 dum regado de la faŝisma reĝimo, kun la celo oferti rapidan komunikadon de la Stacidomo Roma Termini, situanta en la urbocentro, kun la nova distrikto nomata E42, kie devintus celebriĝi la Universala Ekspozicio de 1942. Tamen, tiu okazintaĵo ne realiĝis pro la eniro de Italio en la Dua Mondmilito en 1940. En la momento de la bremsado de la laborado jam estis faritaj pluraj tuneloj kiuj funkciis kiel refuĝejoj.

La konstrulaboroj rekomenciĝis en 1948, samtempe la avancoj de la laborado en la zono kie devis celebriĝi la ekspozicio ŝanĝis sian aspekton kaj finan celon (ĝi fariĝis administra kvartalo) kaj la nomo estis ŝanĝita al (EUR). La linio inaŭguriĝis la 10-a de februaro 1955.

Dum longa tempo oni intencis konstrui en Romo metropolitan reton laŭ la modeloj de aliaj urboj Londono kaj Parizo, sed pro diveraj kaŭzoj (burokrataĵoj, disputoj pri la planoj, sinsekvaj reviziadoj de la reguligaj planoj...) ĝia disvolviĝo rimarkinde prokrastiĝis.

Estis en 1959 kiam aprobiĝis la konstruado de la dua metrolinio kiu transiris la centron de Romo kaj komunikata kun la jam ekzistanta linio.