Metulla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metulla
Metula kun Monto Ĥermono en la fono
Metula kun Monto Ĥermono en la fono
Metula kun Monto Ĥermono en la fono
urbeto
Administrado
Ŝtato  Israelo
Distrikto Norda distrikto
Demografio
Loĝantaro 1 615  (2019)
Loĝdenso 172 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 17′ N, 35° 35′ O (mapo)33.27888888888935.576666666667Koordinatoj: 33° 17′ N, 35° 35′ O (mapo) [+]
Alto 80 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,413 kvadrataj kilometrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Metulla (Israelo Norda)
Metulla (Israelo Norda)
DEC
Metulla
Metulla
Situo de la komunumo en Norda distrikto
Metulla (Israelo)
Metulla (Israelo)
DEC
Metulla
Metulla
Situo de la komunumo en Israelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Metula [+]
vdr

MetulaMetulla (hebree מְטֻלָּה, aŭ plenliterumite מטולה) estas lima municipo kaj urbeto ĉe Norda Israelo, tute apuda kaj preskaŭ ĉirkaŭita de la landlimo kun Libano, kun 1 600 loĝantoj [1]. Inter Metullah kaj Kfar Kila sur la libana flanko estis la israela limstacio Fatimah, kaj la limregiono kromnomita "La Bona Barilo" sur la israela flanko.

La urbeto estas apenaŭ dek kilometrojn norde de Kirjat Ŝmona. Oriente fluas la Iijon, alfluanto de la Ĥacbani; ne tro malproksime estas la monto Ĥermono.

La urbeto estis fondita en 1896 fare de Barono Edmond de Rothschild, kiu aĉetis la terenon de la libana kristana vilaĝo Jabur Bek Junbalat. La celo de la setlejo estis disponigi novan hejmon por judoj kiuj estis forpelitaj de Orienta Eŭropo. La ekonomia bazo por la urbeto estas kultivado de frukto, vino, greno kaj brutobredado, kaj turismo ankaŭ estas grava.

Metulla estas konata pro ĝia Kanada Centro, internacia centro por glaciosportoj, kaj specife glaciglitado. Metulla estas populara feria celo kaj somere kaj vintre; Estas diversaj loĝejoj kaj restoracioj en la urbo.

Pro agrikultura laboro, Metulla havas multajn eksterlandajn laboristojn de Tajlando, kvankam antaŭ la israel-libana milito multaj laboristoj de libano ĉiutage trapasis la landlimon por la laboro.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Lokdosiero" (XLS) . Israela Centra Oficejo pri Statistiko . 2008. Arkivita el la originalo la 19-an de septembro 2010 . Prenite la 22-an de junio, 2010 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]