Mezőszilas
El Vikipedio
Mezőszilas [mezOsilaŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd. Mező signifas hungare: kampo.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 65 km²
- koordinatoj: 46°49′00″N 18°28′49″O / 46.816667°N, 18.48028°OKoordinatoj: 46°49′00″N 18°28′49″O / 46.816667°N, 18.48028°O
- Loĝantaro: 2340
- Poŝtkodo: 7017
- Telefonprefikso: 25
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Balatono. Simontornya troviĝas 12, Sárbogárd 17, Enying 26 km-ojn.
Historio [redakti]
Pli frue keltoj kaj avaroj vivis tie, dume la romianoj postlasis vojon Sophiane-Gorsium. Longe estis tie 2 apudaj vilaĝoj Szilas kaj Balhás, kiuj unuiĝis. La nuna loknomo oficialiĝis en 1942. La loko famiĝis pri ĉevalobredado. Nuntempe lernejo por rajdistoj funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1935
- kalvinana preĝejo
