Kastelo de Mezőszilas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Mezőszilas (konata ankaŭ pri la iama posedanto Droppa estas historia monumento en vilaĝo Mezőszilas (Hungario), laŭ la ĉefvojo.

Aerfoto pri kastelo en Mezőszilas
Kastelo de Mezőszilas

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Huszár [husAr] konstruigis la klasikisman kastelon en la 1800-aj jaroj. Baldaŭ sekvis aliaj 4 posedantoj, en 1911 aĉetis la kastelon la familio Droppa. Ili plene trakonstruis ĝin al secesia stilo, tiam estis konstruitaj la pseŭdokupoloj kaj la renesanca teraso. La internajn partojn faris italaj majstroj. La familio loĝis interne ĝis la ŝtatiĝo, kiu okazis post la 2-a mondmilito. Inter 1949-1960 la posedanto estis la ŝtata agrikultura bieno de Mezőszilas, poste la loka agrikultura kooperativokolĥozo. En 1970 la kastelo estis renovigita. Depost fino de la socialismo la kolĥozoj ĉesis, la kastelo malpleniĝis. Aktuale en 2016 la kastelo estas gardata, sed neniu profitas ĝin.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo (tamen fasada parto havas 2 etaĝojn) situas sola en la parko, sed estas algluita al alia teretaĝa domo. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo. Laŭ la unua etaĝo estas grandaj arkformaj fenestroj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Pri la parko neniu zorgas escepte la gardadon. Tamen la arboj restis imponaj. En la parko estas videblaj pluraj domoj, iam por la servistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.