Miri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miri
urbego
Administrado
Poŝtkodo 98000–98999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 234 541  (2010) [+]
Loĝdenso 235 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 25′ N, 114° 1′ O (mapo)4.4147222222222114.00888888889Koordinatoj: 4° 25′ N, 114° 1′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 997,43 km² (99 743 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Miri (Malajzio)
Miri (Malajzio)
DEC
Miri
Miri
Situo de Miri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miri [+]
vdr
Larĝa panoramo de Miri

Miri ĉine 美里 estas marborda urbego en Orienta Malajzio, en subŝtato Saravako. Ĝi estas ankaŭ centro de distrikto. Moknomoj de Miri estas "Feriurbo" kaj "Naftourbo".

Mapo pri Malajzio, kie Miri estas videbla apud Brunejo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Miri situas en nordorienta Saravako en insulo Borneo proksime de la limo de Brunejo, laŭ la Sudĉina Maro. Tre proksime fluas la samnoma rivero Miri. Kuching troviĝas 798 km.

Vojo en Miri
Preĝejo en Miri
Templo en Miri

Historio[redakti | redakti fonton]

Miri estis fondita en 1910, kiam la unua naftoputo ekfunkciis. Tio kaŭzis rapidan evoluon. Miri iĝis administra centro de la norda regiono de Saravako antaŭ 1929. Dum 2-a mondmilito la naftoputoj estis detruitaj antaŭ alveno de la japanoj. Miri estis la unua alteriĝa loko de japanoj en Borneo. Post la japana invado Usono bombardis la rafinajn instalaĵojn. La petrolindustrio daŭre estis grava en ekonomio de la grandurbo post la milito. Miri ricevis municipan statuson en 1981, urbegostatuson en 2005. Granda parto de la loĝantoj estas ĉinoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom la naftoindustrio gravas la lignaĵoj kaj la turismo en Miri. En la apudaĵo oni kultivas rizojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Miri havas flughavenon kaj maran havenon. Ĉefvojo kuras laŭ la marbordo al Brunejo. Interne kaj ekster la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Miri havas tropikan klimaton, kiun dufoje influas la musono. Jare pluvas po 2714 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]