Modifita germana

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzo de la germana lingvo kiel fremda lingvo en Eŭropo, la kreo de Germana Imperio en 19-a jarcento kaj la fakto, ke ĝi estas la plej disvastigita lingvo de centra Eŭropo igis ĝin bazo de kelkaj projektoj de planlingvoj, ĉefe inter la unua kaj Dua mondmilito, ĉefe de naciismaj germanoj. Eĉ Esperanto kaj Volapuko havas influon de la germana ĉar Zamenhof kaj Schleyer estis parolantoj de la germana (aŭ la jida, rigardata kiel dialekto de la germana). Kurioze, male al aliaj adeptoj de planlingvoj, kreantoj de modifitaj germanaj ĝenerale ne estas pacifismaj homoj, kiuj volis unuigi la homaron, sed homoj, kiuj volis krei lingvon al konkerontaj popoloj. Ankaŭ Rudolf Hess, iom antaŭ sia flugo al Anglujo, asertis, ke post la nazia venko, la angla iĝos germana dialekto malpli granda, kun nenia monda graveco. Kiel la angla kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, kelkaj projektoj estas kompromisaj planlingvoj inter ili, kaj oni povas klasifiki ilin kaj kiel modifita anglamodifita germana.