Mogyoród
Ne miskomprenu kun Monyoród!
Mogyoród (modjorOd) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Dunakeszi. Mogyoró signifas avelo.
Bazaj informoj
- Areo: 35 km²
- Loĝantaro: 4980
- Poŝtkodo: 2146
- Telefonprefikso: 28
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, laŭ interurba tramo inter Budapeŝto kaj Gödöllő, aŭtoŝoseo M3 inter Budapeŝto kaj Miskolc preteriras, urbo Fót estas proksime. Budapeŝto estas 18 km-ojn for.
Historio
En 1074 okazis grava batalo. Hungaraj princoj Géza kaj Ladislao venkis hungaran reĝon Salomono. Memore al la venko oni fondis abatejon. En la 20-a jarcento la vilaĝo evoluis multe pro la proksima ĉefurbo.
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo de 1749
- golgoto
- Hungaroring konkursejo de sportaŭtoj, nomata Formulo Unu
Famuloj
- en la vilaĝo naskiĝis aktoro Jácint Juhász
Komunumoj pri mogyoró (=avelo) en Hungara reĝlando
Bükkmogyorósd | Mogyorós | Mogyoród | Mogyorós | Mogyorósbánya |
Mogyoróska | Tapolymogyorós | Újhelymogyoród |