Monazito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristaloj de monazito.

Monazito estas ĉefe ruĝec-bruna fosfata mineralo kiu enhavas rarterajn elementojn. Pro variableco en kompono, monazito estas fakte konsiderata grupo de mineraloj.[1] La plej ofta specio de la grupo estas monazite-(Ce), kiu estas la cerio-dominanta membro de la grupo.[2] Ĝi aperas kutime en malgrandaj izolaj kristaloj. Ĝi havas durecon de 5.0 ĝis 5.5 en la Mohs-skalo kaj estas relative densa, ĉirkaŭ 4.6 ĝis 5.7 g/cm3. Estas kvin diferencaj plej oftaj specioj de monazito, depende de la relativaj kvantoj de la rare rartera elementoj en la mineralo, nome krom cerio, lantano, neodimo, samario kaj prazeodimo.[3]

Monazito estas grava erco por torio,[4] lantano kaj cerio.[5] Ĝi estas ofte trovata en "placer"-ejoj. Barato, Madagaskaro, kaj Sudafriko havas grandajn kuŝejojn de monazitaj sabloj. La kuŝejoj en Barato estas partikulare riĉaj en monazito. Monazito estas radioaktiva pro sia enhavo de torio kaj malpli ofte de uranio.

La nomo monazito venas el la greka μονάζειν (esti solema), tra la germana Monazit, alude al ties izolaj kristaloj.[6]

Monazita sablo el Brazilo estis por la unua fojo notita en sablo portita en ŝipa balasto fare de Carl Auer von Welsbach en la 1880-aj jaroj. Von Welsbach estis serĉante torion por siaj ĵus inventitaj inkandeskaj gasmanteloj. Monazita sablo estis tuj adoptita kiel fonto de torio kaj iĝis la bazo de la industrio de raraj teroj. Monazita sablo estis dum mallonge minita en Norda Karolino, sed, tuj poste, estis trovitaj etendaj kuŝejoj en suda Barato. Brazila kaj barata monazito dominis la industrion antaŭ la Dua Mondmilito, post kio grava minaktiveco estis transigita al Sudafriko. Estas grandaj kuŝejoj ankaŭ en monazite deposits en Aŭstralio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monazite group on Mindat.org
  2. Monazite-(Ce) en Mindat.org
  3. Monazite group on Mindat.org
  4. Wolfgang Stoll "Thorium and Thorium Compounds" Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry 2012 Wiley-VCH, Weinheim. COI:10.1002/14356007.a27_001.
  5. McGill, Ian (2005) "Rare Earth Elements" in Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry, Wiley-VCH, Weinheim. COI:10.1002/14356007.a22_607.
  6. Oxford English Dictionary, 3a eldono, 2002.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. C. Bailar et al., Comprehensive Inorganic Chemistry, Pergamon Press, 1973.
  • R. J. Callow, The Industrial Chemistry of the Lanthanons, Yttrium, Thorium and Uranium, Pergamon Press 1967. LCCN 6714541.
  • Gupta, C. K. and N. Krishnamurthy, Extactive Metallurgy of Rare Earths, CRC Press, 2005, (ISBN 0-415-33340-7).
  • Gupta, C. K., and T. K. Mukherjee. Hydrometallurgy in Extraction Processes, Boca Raton, Florida: CRC Press, 1990. Print.
  • Price List, Lindsay Chemical Division, American Potash and Chemical Corporation, 1960.
  • R. C. Vickery, Chemistry of the Lanthanons, Butterworths and Academic Press, 1953.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]