Monmouth Heritage Trail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Monmouth Heritage Trail kaj situo de vidindaĵoj kun Bluaj Platoj

La Monmouth Heritage Trail estas promena itinero kiu ligas plurajn vidindaĵojn en la urbo Monmouth, Kimrio.[1]

En 2009 "Monmouth Civic Society" identigis 24 historiajn kaj interesajn konstruaĵojn en la urbo, kaj organizis produktadon kaj almeton de ceramikaj t.n. "blue plaque" (bluaj rondformaj platoj) al ili. La platoj estis faritaj de Ned Heywood de Chepstow, per ŝtona korpo kaj reliefa teksto en ambaŭ angla kaj kimra lingvoj, finpretigitaj per blua glazuro. La spaco por teksto estis limigita, kaj ĉiu plato surhavas etan resumon pri la graveco de la konstruaĵo en la urbo.

Kelkaj elektoj estas evidentaj, kiel la Ponto Monnow kaj Shire Hall, ambaŭ simboloj de la urbo, sed aliaj estis multe malpli konataj, kiel la Ĝardeno NelsonMetodista Preĝejo de Monmouth, eĉ se la enloĝantoj preterpasas ilin ĉiutage. Vizitanto kaj interesitaj enloĝantoj povas lerni pli multe aĉetante Gvidlibron kiu enhavas priskribon kaj fotojn de ĉiu konstruaĵo, kio kondukas la vizitanton laŭlonge de "Heritage Trail" tra la urbo. La mapo kaj listo de konstruaĵoj kun Blua Plato estas montrita sube.

Informoj de la Gvidlibro estas haveblaj en la kimra,[1] sed ambaŭ kimra kaj angla versioj estos haveblaj en Wikipedia, rilate al la unuopaj konstruaĵoj, kiel parto de la "MonmouthpediA" projekto celanta havigi al vizitantoj informojn pri ĉiuj aspektoj de la urbo per QRpedia QR Kodoj.[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

N-ro Vidindaĵo Bildo Dato Koordinatoj
1 Domo Drybridge Drybridge House 1671 51°48′32″N 2°43′24″U  /  51.809°N, 2.7233°U / 51.809; -2.7233 (Domo Drybridge)
2 Preĝejo St. Thomas Martiro St Thomas the Martyr ĉ. 1170 51°48′30″N 2°43′14″U  /  51.8084°N, 2.720408°U / 51.8084; -2.720408 (Preĝejo St. Thomas Martiro)
3 Ponto Monnow Monnow Bridge 13-a jarcento 51°48′32″N 2°43′12″U  /  51.809°N, 2.7200°U / 51.809; -2.7200 (Ponto Monnow)
4 Gastejo The Robin Hood St Mary's Church malfrua mezepoko 51°48′34″N 2°43′10″U  /  51.8095°N, 2.7193°U / 51.8095; -2.7193 (Gastejo The Robin Hood)
5 Romia Fuorto Blestium ĉ. 55 A.D. 51°48′16″N 2°43′24″U  /  51.80447°N, 2.7233°U / 51.80447; -2.7233 (Romia Fuorto)
6 Hotelo Kings Head Kings Head Hotel 17-a jarcento 51°48′43″N 2°42′58″U  /  51.8118°N, 2.716°U / 51.8118; -2.716 (Hotelo Kings Head)
7 Shire Hall Shire Hall 1724 51°48′43″N 2°42′56″U  /  51.811973°N, 2.715404°U / 51.811973; -2.715404 (Shire Hall)
8 Granda Kasteldomo Great Castle House 1673 51°48′46″N 2°42′59″U  /  51.8127°N, 2.7164°U / 51.8127; -2.7164 (Granda Kasteldomo)
8 Market Hall Market Hall 1830-aj jaroj 51°48′47″N 2°42′55″U  /  51.813°N, 2.7154°U / 51.813; -2.7154 (Market Hall)
10 Priorejo de Monmouth Monmouth Priory 51°48′49″N 2°42′51″U  /  51.8135°N, 2.71413°U / 51.8135; -2.71413 (Priorejo de Monmouth)
11 Prioreja Preĝejo St. Mary St Mary's Church 18-a/19-a jarcentoj 51°48′48″N 2°42′50″U  /  51.8132°N, 2.714°U / 51.8132; -2.714 (Prioreja Preĝejo St. Mary)
12 Provinca Malliberejo de Monmouth County Gaol 1780-aj jaroj 51°49′01″N 2°42′47″U  /  51.817°N, 2.713°U / 51.817; -2.713 (Provinca Malliberejo de Monmouth)
13 The Rolls Hall Rolls Hall 1887 51°48′47″N 2°42′40″U  /  51.813°N, 2.711°U / 51.813; -2.711 (The Rolls Hall)
14 Juĝistaj Loĝejoj Judges' Lodgings 18-a jarcento 51°48′47″N 2°42′43″U  /  51.81306°N, 2.712°U / 51.81306; -2.712 (Juĝistaj Loĝejoj)
15 Dispensario Dispensary 1860-aj jaroj? 51°48′47″N 2°42′38″U  /  51.8130°N, 2.7106°U / 51.8130; -2.7106 (Dispensario)
16 Metodista Preĝejo de Monmouth Methodist Church 1837 51°48′43″N 2°42′36″U  /  51.812°N, 2.710°U / 51.812; -2.710 (Metodista Preĝejo de Monmouth)
17 Romkatolika Preĝejo St. Mary St Mary's Roman Catholic Church 1793 51°48′44″N 2°42′47″U  /  51.812306°N, 2.713°U / 51.812306; -2.713 (Romkatolika Preĝejo St. Mary)
18 Hotelo Angel (Monmouth) Angel Hotel 17-a jarcento? 51°48′46″N 2°42′51″U  /  51.8127°N, 2.7142°U / 51.8127; -2.7142 (Hotelo Angel)
19 Teatro Savoy Savoy Theatre 19-a jarcento 51°48′46″N 2°42′52″U  /  51.81284°N, 2.7145°U / 51.81284; -2.7145 (Teatro Savoy)
20 Gastejo The White Swan White Swan Inn rekonstruita en 1839 51°48′32″N 2°43′23″U  /  51.809°N, 2.723°U / 51.809; -2.723 (Gastejo The White Swan)
21 Agincourt House Agincourt House 17-a/19-a jarcentoj 51°48′45″N 2°42′54″U  /  51.812472°N, 2.715°U / 51.812472; -2.715 (Agincourt House)
22 Hotelo The Beaufort Arms Beaufort Arms Hotel 1830-aj jaroj 51°48′43″N 2°42′54″U  /  51.812°N, 2.715°U / 51.812; -2.715 (Hotelo The Beaufort Arms)
23 Mineralakva farejo de Hyam Hyam's Mineral Water Works 1866 51°48′40″N 2°42′50″U  /  51.811°N, 2.714°U / 51.811; -2.714 (Mineralakva farejo de Hyam)
24 Ĝardeno Nelson Nelson Garden nom. 1802 51°48′40″N 2°42′56″U  /  51.811°N, 2.7156°U / 51.811; -2.7156 (Ĝardeno Nelson)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Blue Plaque Trail, VisitWyeValley.com
  2. Wikipedia project to cover life in Monmouth, BBC News, 30 Decembro 2011