Hotelo The Beaufort Arms (Monmouth)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotelo The Beaufort Arms
The Beaufort Arms Hotel

hotelo
Prezento
Tipo Hotelo
Arkitekto George Vaughan Maddox
Dato de konstruo 1830-aj jaroj
Protekto Grado II*
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 43″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)51.812-2.715Koordinatoj: 51° 48′ 43″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)
Hotelo The Beaufort Arms (Britio)
Hotelo The Beaufort Arms (Britio)
DEC
Hotelo The Beaufort Arms
Hotelo The Beaufort Arms
Hotelo The Beaufort Arms
Situo de Hotelo The Beaufort Arms

Map

vdr

La Hotelo The Beaufort Arms (angle The Beaufort Arms Hotel, kimre Y Beaufort Arms), Agincourt Square, Monmouth, Monmouthshire, sud-orienta Kimrio estas antaŭa diliĝenca gastejo datiĝanta el la frua 18-a jarcento, kvankam la fronto povus esti ŝanĝita fare de la laborema fru-viktoria arĥitekto George Vaughan Maddox en la 1830-aj jaroj.[1] Ŝtona kornico sur la centra bloko ankoraŭ surportas la surskribon "The Beaufort Arms".[2] Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado II* ekde la 27-a de junio 1952.[3] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La hotelo, la "plej bela" el la skvaro,[1] kuŝas ĉe la flanko de Shire Hall. Ĝi estas tri etaĝojn kaj duonon alta, kaj kvin fenestrojn larĝa. La malantaŭo havas grandan korton, kun staloj por diliĝencaj ĉevaloj. La konstruaĵo estis transformita en apartamentojn kaj butikojn en 1989.[1] La interno estis objekto de granda modifo dum la transformiĝo kaj la solaj historie signifaj restantaj trajtoj estas la enirejo, kun Ionikaj pilastroj kaj ŝtuparo lumigita de supre.[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, page 405
  2. 2,0 2,1 Beaufort Arms Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, Royal Commission on the Ancient Monuments of Wales
  3. Beaufort Arms, British Listed Buildings