Teatro Savoy (Monmouth)
El Vikipedio
| Teatro Savoy | |||
|---|---|---|---|
| Savoy Theatre | |||
| Prezento | |||
| Stilo | Tradicia | ||
| Tipo | teatro, kinejo | ||
| Protekto | Grado II* | ||
| Geografio | |||
| Lando | Britio | ||
| Regiono | Kimrio | ||
| Loko | Monmouth | ||
| Geografia situo | 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 52″ W51.81284-2.7145Koordinatoj: 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 52″ W | ||
|
|||
La Teatro Savoy (angle: Savoy Theatre, kimre: Theatr y Savoy) estas teatro kaj kinejo sur Church Street en Monmouth, urbo kun ĉ. 9,000 enloĝantoj en sud-orienta Kimrio. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado II*, kiu estis renovigita en 1928 en tradicia stilo, kaj estas laŭdire la plej malnova funkcianta teatro en Kimrio. Ĝi enhavas 360 sidlokojn kaj estas nun funkciigata fare de Karitata organizaĵo.[1] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.