Priorejo de Monmouth
El Vikipedio
| Priorejo de Monmouth | |||
|---|---|---|---|
| Monmouth Priory | |||
| Prezento | |||
| Tipo | Benediktana priorejo | ||
| Protekto | Grado II* (27-a de junio 1952) | ||
| Geografio | |||
| Lando | Britio | ||
| Regiono | Kimrio | ||
| Loko | Monmouth | ||
| Geografia situo | 51° 48′ 49″ N, 2° 42′ 51″ W51.8135-2.71413Koordinatoj: 51° 48′ 49″ N, 2° 42′ 51″ W | ||
|
|||
La Priorejo de Monmouth (angle: Monmouth Priory, kimre: Priordy Trefynwy), Priory Street, Monmouth, Monmouthshire estas konstruaĵo kiu enkorpigas la restaĵojn de la monaĥaj konstruaĵoj alligitaj al Prioreja Preĝejo St. Mary. La Priorejo estis Benediktana fondaĵo el 1075, kaj partoj de la mezepokaj konstruaĵoj plu restas.[1] La konstruaĵoj estis konsiderinde ampleksigitaj en la 19-a jarcento por uzo kiel religia lernejo St Mary's,[1] kaj nun formas centron de homa komunumo. La komplekso estas listigita konstruaĵo de Grado II*, ekde la 27-a de junio 1952.[2] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.
Bibliografio [redakti]
- Newman J., The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, (2000) Penguin Books
- Kissack, K., The Lordship, Parish and Borough of Monmouth, (1996) Lapridge Publications
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 John Newman, The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, Penguin Books, 2000, ISBN 0-14-071053-1, p.397
- ↑ http://britishlistedbuildings.co.uk/wa-2323-monmouth-priory-community-centre-monmouth