Monty Python and the Holy Grail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monty Python and the Holy Grail
longa filmokulta filmo
Originala titolo Monty Python and the Holy Grail
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo • latina lingvo
Kina aperdato 9 apr. 1975, 13 aŭg. 1976, 1975
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo, costume drama, komedia filmo, parodifilmo, kavalira filmo
Reĝisoro(j) Terry Gilliam • Terry Jones
Produktisto(j) Mark Forstater • Michael White
Scenaro Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin
Filmita en Doune Castle • Tomnadashan Mine
Muziko de Neil Innes
Rolantoj Graham Chapman • John Cleese • Terry Gilliam • Terry Jones • Eric Idle • Michael Palin • Neil Innes • Connie Booth • Carol Cleveland • John Young • Charles Knode • Julian Doyle • Sandy Johnson • Rita Davies • Terry Gilliam
Produktinta firmao Python (Monty) Pictures
IMDb
vdr

Monty Python and the Holy Grail (Monty Python kaj la Sankta Gralo) estas brita filmo de 1975 reĝisorita de Terry Gilliam kaj Terry Jones, membroj de Monty Python, kun John Cleese, Graham Chapman, Terry Gilliam, Eric Idle kaj Terry Jones.

Tiu ĉi estas la dua longa filmo de Monty Python, en kiu ili uzis novajn kaj nekonvenciajn stilojn de registrado kaj aplikis ilin al komedio, forlasante la strukturon bazitan sur la kompilado de skeĉoj en kiu baziĝis ilia unua filmo And Now for Something Completely Different, kiu prenis skeĉojn de la du unuaj sezonoj de la televida serio Monty Python's Flying Circus.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la jaro 932 la reĝo Arturo kaj liaj kavaliroj ricevas dian komision: serĉi la Sanktan Gralon, por kio ili devas lukti kontraŭ malamikoj tre diversaj: malicaj rivalaj kavaliroj, sangelverŝaj bestioj (videblaj nue kiek animeo), toskaj francaj soldatoj fortifikantaj kastelon en Anglio, sorĉistinoj, mefistofelaj divenuloj, Scotland Yard, kaj ĝis murdista kaj karnovora kuniklo (kiu mortas detruita per amuza relikvo alportita el la Krucmilitoj: nome la "Sankta Mangrenado de Antiokio").

Parodio de la mezepoka Anglio kaj de la kavaliroj de la reĝo Arturo, la filmo estas reale ekskuzo de Monty Python por plenumi akraj kritikon de la stereotipoj de la moderna vivo, uzante elementojn de la Mezepoko kiel bazo por sia satiro. Kelkaj elstaraj amuzaĵoj temas pri kavaliroj senĉevalaj, kiuj piediras sed havas helpantojn kiuj frapas du kokoŝelojn (por ŝajnigi povegan armeon de ĉevalrajdantoj), la nigra kavaliro, kiu plue luktas kuraĝe eĉ post amputado de ĉiuj liaj membroj (eĉ minacas la reĝon Arturo ke "li batalos per siaj dentoj"), la kastelo loĝata nur de junaj kaj belaj virinoj kiuj intencas ŝtelrabadi la kastan Sir Galahad (savita nevolonte de siaj kunuloj), revoluciaj kamparanoj, kaj tiel plu.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Graham Chapman kiel Reĝo Arturo.
  • John Cleese kiel Sir Lancelot, la Nigra Kavaliro (Black Knight)
  • Terry Gilliam kiel Patsy, servisto de Arturo.
  • Eric Idle kiel Sir Robin.
  • Terry Jones kiel Sir Bedevere.
  • Michael Palin kiel Sir Galahad.
  • Connie Booth kiel Miss Islington, la sorĉistino.
  • Carol Cleveland kiel Zoot
  • Neil Innes kiel estro de la menestreloj de Robin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]