Eric Idle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Idle
Persona informo
Eric Idle
Naskiĝo 29-an de marto 1943 (1943-03-29) (81-jaraĝa)
en South Shields
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Studiurbo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Kolegio Pembroke • Royal Wolverhampton School vd
Familio
Edz(in)o Tania Kosevich • Lyn Ashley vd
Parencoj Peter Oundjian • Duncan Jones vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktorokomikistoscenaristo • romanisto • kantaŭtorodramaturgoverkistogitaristo • kantotekstisto • filmreĝisoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eric IDLE (naskita la 29-an de marto 1943) estas brita-angla aktoro, komikisto kaj kino kaj televidreĝisoro. Li ankaŭ okupiĝas pri verkado kaj komponado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Idle famiĝis ĉefe kiel parto de Monty Python, en kiu li ĉefrolis en granda nombro da roluloj kaj okupiĝis pri verkado de diversaj skeĉoj. La skeĉoj kiujn li verkis karakterizas tre longaj tekstoj, diritaj rapide kaj sinsekve, kiujn li kutime dirus mem. Idle skribis kaj komponis multajn el la kantoj de Monty Python, inkluzive de la sukceso de la filmo Monty Python's Life of Brian (akk Brian Superstar) : Always look on the bright side of life (Ĉiam rigardu la helan flankon de la vivo), kiun li ankaŭ kantis, krom aliaj kantoj de la grupo.

Idle estis proksima amiko de la muzikisto George Harrison, membro de la Beatles. La proksima persona rilato inter la du ebligis la produktadon de la filmo Brian Superstar. Kiam Idle kontaktis Harrison kaj rakontis al li ke la BBC nuligis ilian partoprenon en la produktado de la filmo, Harrison jesis investi sian tutan riĉaĵon en la filmo, kaj eĉ establis sendependan produktentreprenon por tiu celo. Idle poste nomis la agadon de Harrison: "la plej multekosta filmbileto iam pagita."

Post la dissolvo de la grupo Monty Python, Idle aperis en diversaj filmoj kaj en televido, kaj ankaŭ esprimis en la filmoj The Magic Sword (kiel Devon la Drako), kaj en Shrek III (kiel Merlin la Sorĉisto).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2006-01-04 per la retarkivo Wayback Machine