Terry Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terry Jones
Persona informo
Terry Jones
Naskonomo Terence Graham Parry Jones
Naskiĝo 1-an de februaro 1942 (1942-02-01)
en Colwyn Bay
Morto 21-an de januaro 2020 (2020-01-21) (77-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per frontotemporal dementia vd
Lingvoj anglakimra vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St Edmund Hall • Royal Grammar School, Guilford vd
Familio
Patro Alick George Parry Jones vd
Edz(in)o Alison Telfer vd
Infanoj Bill Jones • Sally Louise Parry Jones vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristokomikistofilmreĝisorokomponistoverkisto • ĝenra aktoro • filmaktoro • kreinto • televida prezentisto • verkisto de porinfana literaturo • televida aktoro • historiisto • reĝisoro • poeto vd
Laborkampo porjunula literaturo • kina reĝisorado • kina scenverkado • aktorado • historio • literary activity vd
Aktiva dum 1966–2016 vd
Verkado
Verkoj Absolutely Anything vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jones prezentinta en 2014

Terence Graham Perry JONES (konata kiel Terry Jones; la 1-an de februaro, 1942 - la 21an de januaro 2020) estis kimra aktoro, komikisto, kinoreĝisoro kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jones estas plej konata pro sia asocio kun la komedigrupo Monty Python. Li partoprenis ĉiujn programojn de Monty Python Flying Circus kaj ĉiujn filmojn de la grupo kiun li ankaŭ reĝisoris. Jones verkis kelkajn el la skeĉoj kaj plurajn kantojn, inkluzive de The Lumberjack Song, kune kun Michael Palin.

Post dissolvado de Monty Python, li reĝisoris kaj ĉefrolis en la filmo Eric the Viking publikigita en 1983 kaj kvankam lia redaktado ne estis kompletigita, la filmo estis sukceso. Jones reredaktis la filmon, mallongigis ĝin kaj re-liberigis ĝin sed la dua versio ricevis nur malmulte da atento. En 1989, tria redaktita versio de la filmo estis publikigita. La redaktisto estis la filo de Jones. La tria versio estis pli mallonga kaj pli fluida ol la antaŭaj du versioj kaj ĝi estis pli sukcesa ol siaj antaŭuloj kaj estas konsiderita la oficiala versio de la filmo. De la Monty Python-grupo, John Cleese ankaŭ aperas en Eric the Viking.

Terry Jones ne aperis en multaj filmoj post kiam Monty Python disiĝis. Li verkis scenarojn por pluraj filmoj kaj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li ĉefe okupiĝas pri verkado.

Jones publikigis librojn, inkluzive de multaj infanlibroj. En unua jardeko de la 21-a jarcento li okupiĝis pri verkado de politikaj artikoloj en britaj gazetoj. La ĉefa parto de lia verko traktis opozicion al la milito en Irako. En 2015, Jones estis diagnozita kun afazio (PPA), kiel rezulto li perdis la kapablon paroli.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Wilmut, Roger. (1980) From Fringe to Flying Circus: Celebrating a Unique Generation of Comedy, 1960–1980. London: Eyre Methuen. ISBN 0-413-46950-6.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]