Mosado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mosado
המוסד למודיעין ולתפקידים מיוחדים
emblemo
flago
registara spionada organizaĵo
Komenco 13-a de decembro 1949 vd
Antaŭe Q12046206 vd
Geografia situo 32° 8′ 33″ N, 34° 48′ 14″ O (mapo)32.14244234.804001Koordinatoj: 32° 8′ 33″ N, 34° 48′ 14″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Ramat HaŜaron
Mosado (Israelo)
Mosado (Israelo)
DEC
Mosado
Mosado
Map
Mosado
Agareo

spionada taksado
• sekreta operaco
kontraŭterorismo

Moto Un poble mal governat s’enfonsa, molts bons consellers el salven.
בתחבולות תעשה לך מלחמה
При недостатке попечения падает народ, а при многих советниках благоденствует
Fondinto(j) Isser Harel • David Ben-Gurion vd
Ĉefestro(j) David Barnea • Yossi Cohen • Tamir Pardo • Meir Dagan • Efraim Halevy • Danny Yatom • Shabtai Shavit • Nahum Admoni • Yitzhak Hofi • Zvi Zamir • Meir Amit • Isser Harel • Reuven Shiloah vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Mosado (hebree המוסד למודיעין ולתפקידים מיוחדים, Ha-Mossad Le-Modi'in U-Le-Tafkidim Meyukhadim, signifante La Instituto por Informado kaj specialaj operacioj; sed ĝi kutime estas simple nomata Mosad (la ortografio en multaj fremdaj lingvoj estas Mossad), kies signifo estas "Instituto") estas sekcio de la Israelaj sekretaj servoj, kiu respondecas ĉefe pri eksterlandaj aktivaĵoj. Ĝia rolo estas simila al tiu de CIA en Usono. La direktoro de Mossad raportas rekte al la ĉef-ministro. La aliaj du sekcioj de la Israelaj sekretaj servoj estas Shabak, kiu okupiĝas pri internaj sekretaj operacioj, kaj Aman, kiu apartenas al la armeo.

Mossad estis kreita en 1949. Ĝiaj ĉef-kvartaloj estas en Tel-Avivo, kaj estas ĉirkaŭ 1200 homojn kiuj laboras por ĝi. La organizaĵo ne estas parto de la armeo kaj ĝiaj agentoj ne aŭtomate havas armean titolon. Oni kredas ke Mossad konsistas el dek malsamaj departementoj. La plej granda estas tiu kiu okupiĝas pri kolektoj de informoj. Ĝi havas agentojn, kiuj laboras eksterlande nomataj Katsa, kaj estas tridek aŭ kvardek el ili, kiuj agas ĉefe en Eŭropo kaj en Mezoriento. Ekzistas ankaŭ speciala departamento nomata "Metsada", kiu okupiĝas pri murdoj kaj for-rabadoj.

Dum ĝia historio Mossad akiris reputacion kiel tre efika kaj aktiva sekreta servo. Dum la jaroj ili faris multajn spektaklajn kaj sukcesajn operaciojn. En 1960 ili for-rabis la Nazian milit-krimulon Adolf Eichmann en Argentino, kaj portis lin al Israelo, kie li estis procesita pro lia rolo en la Holokaŭsto kaj kondamnita al morto. En la sesdekaj jaroj la agento de Mossad Eli Cohen sukcesis eniri Sirion ŝajnigante esti Siriano, kaj amikiĝi kun multaj gravaj Sirianoj, inkluzive de la ĉef-ministro. Li sendis multajn valorajn informojn al Israelo pri la movoj de la siria armeo, sed en la fino li estis kaptita de KGB kaj pendumita. En 1976 Mossad donis tre valorajn informojn al la Israela armeo kiuj helpis en la operacio por liberigi la ostaĝojn de la flughaveno Entebbe, en Ugando.

Mossad ankaŭ estis envolvita en multaj tre dubindaj kaj polemikaj operacioj, ekzemple la for-rabo de la teknikisto Mordechai Vanunu en Romo, kaj la murdo de multaj malamikoj de Israelo eksterlande. Mossad ankaŭ murdis multajn el la Palestinanoj kiuj partoprenis en la terorisma operacio kontraŭ la israelaj sportistoj en la olimpiaj ludoj de Munkeno, en 1972. Ili estis mortigitaj en malsamaj landoj trans Eŭropo, dum la sekvaj jaroj. En ĉi tiuj operacioj, ofte estis mortigitaj ankaŭ senkulpaj homoj. Ekzemple, en Lillehammer, en Norvegio, en 1973, senkulpa Maroka kelnero estis murdita de Mossad, ĉar la israelaj agentoj pensis, ke li estas Ali Hassan Salameh, la palestinano kiu gvidis la terorisman atakon kontraŭ la israelaj atletoj. La filmo "Munich" de Steven Spielberg rakontas pri ĉi tiuj operacioj.

Mossad ankaŭ estas en la centro de multaj ne pruvitaj kaj kutime senbazaj teorioj pri internaciaj komplotoj, eĉ pli ol aliaj sekretaj servoj. Dum la jaroj, ĝi estis akuzita pri la murdo de John F. Kennedy, la morto de la princino Diana kaj la atencoj kontraŭ la Ĝemelaj Turoj. Multaj homoj kredas ke ĉi tiuj teorioj estas la rezulto de kontraŭjudismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]