Muhammad al-Kattani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad al-Kattani
Persona informo
مُحمَّد بن عبد الكبير الكتَّاني
Naskiĝo 1-an de januaro 1873 (1873-01-01)
en Fez
Morto 1-an de januaro 1909 (1909-01-01) (36-jaraĝa)
en Sala
Lingvoj araba vd
Alma mater Universitato de Al-Karaŭino
Familio
Gefratoj Abdel Hay El Kittani vd
Parencoj Abdur Rahman Al Kattani vd
Profesio
Okupo politikistoislamjuristofilozofo • mistikulo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamed Ujo Abdul-Kabir Al-Kattani (محمد بن عبد الكبير الكتاني; n. en 1873 - m. la 4-an de majo, 1909[1]), ankaŭ konata per la nomo Mohamed Al-Kattani, estis maroka sufiisma faqih (gvidanto pri islama juro), reformisto kaj poeto de Fez[2]. Li estas agnoskita kiel la patro de la maroka konstitucia movado [ar] kaj la gvidanto de la Bay'ah[3] de Fez de 1908 kiu estis kontrakto pri kondiĉa subteno de la popolo de Fez al Abdelhafid kiel sultano de Maroko, kiu altrudis, por la unua fojo en Maroko, aron de kondiĉoj al la suvereno kontraŭ ilia subteno. La kondiĉigita Bay'ah stipulis interalie, ke la sultano devas konsulti la Ummaon en ĉiuj gravaj decidoj kaj lukti por la liberigo de Maroko, kiu estis okupita de Francio[1]. Li estis ankaŭ kontraŭulo de la franca kaj hispana koloniaj ĉeestoj en Maroko kaj lanĉis at-Tā'ūn (الطاعون La plago), la unua nacia ĵurnalo en Maroko. Li estis membro de la familio al-Kattani kaj de la sufiisma ordo Tariqa Kattania (الطريقة الكتانية).

Poeto kaj verkisto[redakti | redakti fonton]

Li verkis pli ol 300 librojn, presis 27 el ili kaj verkis sufiisman amo-poezion. Li ankaŭ postlasis tiel nomatan divanon aŭ poezian kolekton, karakterizita kiel sufiisma, filozofia kaj romantika. Kolektis ĝin d-ro Ismail al-Masaŭi en 2001.

Kontraŭkoloniisto[redakti | redakti fonton]

Por akceli la repaciĝon de kverelaj triboj kaj prezenti unuiĝintan marokan fronton kontraŭ la franca koloniismo, al-Kattani organizis konferencon de triboj de la Meza Atlaso okazinta en Meknes la 15-an de marto 1908. Ankaŭ lia patro partoprenis ĉi tiun reformmovadon (ĝihadon) kaj iris kune al konferenco, en kiu oni konsentis fari ĝihadon kontraŭ la francaj kaj hispanaj koloniiistoj.

Kontraŭkonformisto[redakti | redakti fonton]

Li alkuraĝigis Iĝtihad aŭ memstara pensado kaj interkonsiliĝo, kaj rompis kun taklid aŭ konforma al tradicio kaj ortodokseco[1].

Li ĉeestis kursojn en Universitato de Al-Karaŭino kaj kelkaj aliaj lernejoj en Fez, kie li konatiĝis kun kelkaj de la plej grandaj sciencistoj de lia tempo.

Reforma movado[redakti | redakti fonton]

En 1903, li iris al Mekko por fari la haĝon[2]. Li instruis dum iom da tempo kelkajn de la sciencistoj de la Heĝazo ĉe la granda moskeo de Mekko, la Masĝid al-Haram[2]. Li ankaŭ veturis tra la Maŝreko, vizitante Heĝazon, Levantenion kaj Egiption, kie li venis en kontakto kun gravaj gvidantoj kaj sciencistoj, inkluzive de ĥedivo Abas Paŝao la 1-a en Kairo kaj Aŭn ar-Rafik en Mekko kaj petis pro reformo en la regiono.

Al-Kattani instruis multajn egiptajn sciencisjn ĉe la Al-Azhar Universitato kaj renkontis ĥedivon Isma'il Paŝao por longaj paroladoj, provante kunordigi kun li, la Otomanan Imperion kaj la Reĝlandon de Maroko por rebati la francan imperiismon.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Muhammad al-Kattani en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Miller, Susan Gilson. (2013). A history of modern Morocco. New York: Cambridge University Press. paĝoj 67–69, ISBN 978-1-139-62469-5. OCLC 855022840.
  2. 2,0 2,1 2,2 (ar) مشاريع الإصلاح السياسي في , المغرب في القرنين التاسع عشر, ktab INC, la 1-an de januaro 2013
  3. Bay'ah (en islama terminologio): 'ĵuro de fideleco al gvidanto'