Mutnajevoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mutnajevoka

beloruse Мутнаевока

Bazaj informoj
Deveno Minsko, Belorusio
Ĝenroj alternativa roko, avangarda roko, postpunko
Aktivaj jaroj ekde 2005
vdr

Mutnajevoka (beloruse Мутнае вокаesperante Malklara okulo) estas belorusa muzikgrupo, kreita en la jaro 2005 en Minsko.[1] La grupo plenumas kantojn en ĝenroj de alternativa roko, avangarda roko kaj postpunko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2010 ilia debuta albumo «Vulgara glamuro» (beloruse Пошлы гламур) fariĝis la unua granda registrado de la grupo. Krom ĉi tiu albumo, la diskaro de la grupo nombras kelkajn kutdiskojn, inter kiuj — «Sendependiĝa Tago» (beloruse Дзень Незалежнасьці; 2014), kiu, laŭ penso de la retportalo Experty.by [eksperti baj], eniris en la dekon de la plej bonaj albumoj de la unua duonjaro.[2]

En 2014, produktorino Hanna Markjeviĉ (beloruse Ганна Маркевіч), kiu poste iĝis la direktorino de la grupo, komencis labori kun la kolektivo anstataŭe de la direktoro de la «Re:Public» [re pablik] klubo, Andrjej Starcaŭ[3] (beloruse Андрэй Старцаў).

En majo de 2015, la grupo aperigis grandan kurtdiskon «Nudaj dancoj» (beloruse Голыя танцы). En 2016, al li estis premiita la muzika premio «Ni donas konsilojn» (beloruse Даём рады) por La plej bona kurtdisko de 2015.

Mutnajevoka kantis sur la sama scenejo kun tiaj muzikistoj kiel Segodnja noĉju (ruse Сегодня ночью, esperante Ĉinokte), Noize MC (esperante MC Bruo), Animal Jazz (esperante Besta ĵazo) kaj Vopli Vodopljasova (ukraine Воплі Водоплясова, esperante Kriegoj de Vodopljasov). En septembro 2013, la grupo aperis sur la scenejo de la Minska Palaco de Sporto kun la finna rokmuzika grupo The Rasmus (esperante La Rasmuso). Decembro 1, 2015 - estis varmigitaj fare de la brita grupo Carl Barat & The Jackals [karl barat end te ĝekels] en la minska klubo de la ĉefurbo «Re:Public».[4]

Ili estas la unuaj reprezentantoj de Belorusio ĉe la festivalo «Najbara Mondo» (ukraine Сусідній світ; 2011, Ukrainio), partoprenantoj de la festivaloj «Viva sono enrete»(beloruse Жывы гук on-line; 2009, 2013, Belorusio),[5][6] «Roka muelejo» (beloruse Рок-Млын; 2011, Belorusio), «Motocikla festivalo» (angle Motor Bike Fest; 2011, 2012, Belorusio), kaj «Roko por kastoroj» (ruse Рок за бобров; 2010, Belorusio), kie ili gajnis trian lokon en la konkurso «Movado por refreŝiĝo» (ruse Движение за освежение). En 2015, la grupo partoprenis en rokfestivalo en Lahojsko, kaj ankaŭ gajnis la konkurson, kiam malfermis la festivalon «Verda Festivalo» (angle GreenFest).[7] En 2016, la grupo iĝis partoprenanto ĉe la Lidbeero-festivalo.[8]

En 2014, la grupo publikigis sian unuan profesian muzikfilmeton por la kanto «Obsedita» (beloruse Апантаны).[9]

En aprilo de 2016, la grupo reprezentis Belorusion kaj partoprenis kiel parto de spektaklo ĉe la muzikkonferenco Kolosea Muzika Semajno (angle Colisium Music Week) en Sankt-Peterburgo.[10]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Kurtdiskoj[redakti | redakti fonton]

Anaro[redakti | redakti fonton]

Aktuala anaro[redakti | redakti fonton]

  • Jaŭhen Zmuŝka (beloruse Яўген Змушка): kantisto;
  • Vasil Sidarok (beloruse Васіль Сідарок): gitaristo;
  • Aljaksandr Kavaljoŭ (beloruse Аляксандр Кавалёў): tamburisto;
  • Aljaksandr Iljin (beloruse Аляксандр Ільін): basisto.

Eksanoj[redakti | redakti fonton]

  • Aljaksandr Bjaloŭ (beloruse Аляксандр Бялоў);
  • Anton Ĉarniŝoŭ (beloruse Антон Чарнышоў);
  • Vital Karaljec (beloruse Віталь Каралец);
  • Filip Diljeŭski (beloruse Філіп Дылеўскі);
  • Paval Volkaŭ (beloruse Павал Волкаў);
  • Aljaksej Jafremjenka (beloruse Аляксей Яфрэменка);
  • Kiril Taranjenka (beloruse Кірыл Тараненка);
  • Vasil Jarmoljenka (beloruse Васіль Ярмоленка).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. МутнаеВока: «Мы играем какой-то непонятный рок…»[rompita ligilo] // Музыкальна газета (ruse)
  2. Альбомы 2014: топ-10 за первое полугодие (+аудио) // Experty.by (ruse)
  3. Приватная коллекция белорусской музыки // ej.by (ruse)
  4. "«Мутнаевока» выступит на разогреве минского концерта Carl Barat & The Jackals", naviny.by, 2015-11-30. Kontrolita 2016-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2022-03-23. (ruse)
  5. . Канцэрт-фільм "Жывы Гук ON-line": пяць гуртоў, тэрабайт відэазапісу, разбіты Fender (beloruse). Eŭropa Radio por Belorusio (2009-08-26). Arkivita el la originalo je 2009-12-11. Alirita 2019-11-02. Arkivigite je 2009-12-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-11. Alirita 2021-12-06.
  6. . «Жывы Гук ON-line»: музыка в самом центре Минска (ruse). Ultra-music.com (2009-06-28). Alirita 2018-11-22.
  7. "Группа ««Мутнаевока»» откроет первый в Беларуси опен-эйр GreenFest", naviny.by, 2015-07-02. Kontrolita 2016-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2022-03-23. (ruse)
  8. Lidbeer-2016: как фестиваль хмеля, солода и воды превратил Лиду в «белорусскую Баварию». Интерфакс-Запад. Alirita 2016-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-11. Alirita 2021-12-06. (ruse)
  9. Группа ««Мутнаевока»» сняла первый профессиональный клип. Telegraf.by. Arkivita el la originalo je 2021-07-09. Alirita 2016-11-16. (ruse)
  10. Sputnik. Беларусы выступяць на Colisium Music Week у Санкт-Пецярбургу. bel.sputnik.by. Alirita 2016-11-16. (beloruse)
  11. "Внештатный эксперт В.Дроздов: «Мутнаевока» "Пошлы гламур"", http://experty.by. Kontrolita 2016-11-16. (ruse)
  12. "Антигламур в стиле гранж", Белорусы и рынок. Kontrolita 2016-11-16. (ruse)
  13. «Мутнаевока» - "Дзень Незалежнасьці" | Рецензии | Наш НеФормат. www.nneformat.ru. Alirita 2016-11-16. (ruse)
  14. . Бог уратуе ня ўсіх (ruse). ej.by. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2020-03-04. Arkivigite je 2020-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2021-11-19.
  15. "Гурт "«Мутнаевока»" выдаў EP "Ліхаманка" (+спампаваць)", Experty.by. Kontrolita 2016-11-16. (beloruse)
  16. ««Мутнаевока»» презентует сингл «Апантаны» (Аудио). Хартыя'97. Alirita 2016-11-16. (ruse)
  17. ««Мутнаевока»». Сэнс у танцы (аўдыё). Тузін Гітоў. Alirita 2016-11-16. (beloruse)
  18. vk.com/wall-1418799_4707