My Little Pony
My Little Pony: Friendship is Magic (esperante Mia eta Poneo: Amikeco estas magia) estas animacia televida serio, montrata de la usona kanalo «The Hub». Nun ekzistas du sezonoj, la tria estas kreata. Oni montras ilin en multaj landoj je pli ol 10 lingvoj. Aŭtoro de la serio estis Lauren Faust; nuntempe la krea direktoro estas Jayson Thiessen.
Enhavo |
Mondo [redakti]
Intrigo de la serio okazas en fikcia lando nome Ekvestrio (Equestria, de latina equus 'ĉevalo'), kiun loĝas raciaj poneoj kaj kelkaj aliaj estaĵoj. Ekvestrio situas en fantasta mondo, kie loĝas ankaŭ drakoj, grifoj, mantiĥoroj ktp. Krome, ekzistas malproksimaj landoj, kie loĝas ekzemple zebroj (ilia kulturo respondas al la afrika).
Vetero, tago, nokto kaj sezonoj ne ŝanĝas mem en Ekvestrio. La regantoj, princinoj Celestio (Celestia) kaj Luno (Luna), responsas pri mono de suno kaj luno; la veteron direktas pegazoj, kiuj movas nubojn laŭ ĉielo. Oni ŝanĝas sezonojn per magio aŭ per kolektiva laboro, depende de tradicioj de setlejo kaj de ĉeesto de spertaj magiistoj. La nura loko, kie ĉio kreskas kaj ŝanĝas sin mem, estas Ĉiamlibera Arbaro (Everfree forest), kiun poneoj rigardas tial kiel timiga loko.
La poneoj, kiuj loĝas Ekvestrion, estas divideblaj en kelkajn specojn:
- Teraj poneoj — simple ordinaraj poneoj. Ili estas tre laboremaj kaj plej proksimaj al naturo.
- Pegazoj — poneoj, kiuj havas flugilojn. Ili povas iri sur nuboj. Ilia ĉefa profesio estas direkto de vetero.
- Unukornuloj — poneoj, havantaj magian kornon, kiu povas fari miraklojn. Ilia ĉefa scipovo estas telekineso, sed ili povas studi ankaŭ aliajn magiajn artojn. Plej ofte ili havas profesiojn, kiuj bezonas delikatan laboron.
- Alikornuloj — poneoj, kiuj havas kaj flugilojn, kaj kornon. Tiele, ili estas la nuraj poneoj, kiuj direktas veteron kaj posedas magion samtempe. Nun oni konas tri alikornulojn: princinojn Celestion, Lunon kaj Cadence.
Laŭ L. Faust, ĉiuj specioj de poneoj havas magion; unukornuloj simple kontrolas ĝin pli bone. Ĝuste per la magio teraj poneoj interkomunikas kun naturo, kaj pegazoj iras sur nuboj.
Kiam poneoj iĝas adolta, ili ricevas «ĉarman markon» (cutie mark) — signon sur lumbo, kiu montras ilian specialan talenton aŭ vivan destinon.
Intrigo [redakti]
La ĉefa rolulino estas unukornulo nome Twilight Sparkle («Krepuska Fajrero»), lernanto de la princino Celestio. Ŝi sidis ĉiam kun libroj kaj volis interkomuniki kun neniu. Tial la princino ordonis al ŝi trovi amikojn, kaj sendis ŝin kun ŝia asistanto, drako Spike, en urbon Ponyville. Tie ŝi renkontas diversajn poneojn, siajn novajn amikojn: kvereleman Rainbow Dash, elegantan Rarity, laboreman Applejack, timeman Fluttershy kaj viglan Pinkie Pie. Kune ili esploras la urbon, solvas problemojn de loĝantoj kaj trovas novajn amikojn. Ĉiufoje, kiam Twilight Sparkle ekscias ion novan pri la amikeco, ŝi informas Celestion pri tio.
Personoj [redakti]
La intrigo disvolviĝas ĉirkaŭ aventuroj kaj ĉiutaga vivo de la ponea unukornulo Twilight Sparkle (voĉas Tara Strong, kantas Rebecca Shoichet), de ŝia asistanto, draketo Spike (voĉas Cathy Weseluck), kaj de ŝiaj amikinoj en Ponyville, inkluzive:
- Rainbow Dash, kverelema pegazo, kiu helpas direkti veteron (voĉas Ashleigh Ball);
- Rarity, moda fascina unukornulo kun dizajna talento (voĉas Tabitha St. Germain, kantas Kazumi Evans);
- Fluttershy, timema pegazo, kiu tre amas bestojn (voĉas Andrea Libman);
- Pinkie Pie, vigla poneo, kiu ŝatas fari festenojn (voĉas Andrea Libman, kantas precipe Shannon Chan-Kent);
- Applejack, laborema poneo el poma bieno en rando de Ponyville (voĉas Ashleigh Ball).
Krome, en la serio ĉeestas multaj sekundaraj personoj.
Populareco [redakti]
Kvankam komence oni destinis la serion por infana aŭditorio, ĝi iĝis tre populara inter aliaj spektantoj, precipe inter viraj junuloj je 15-35 jaroj. Ŝatantoj de la serio nomas sin «brony» (de anglaj bro 'frato' kaj pony 'poneo'). La aŭditorio estas nun pli ol 4 milionoj da spektantoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La oficiala retejo
- Vikio pri la serio (angl.)
- Equestria Daily — ŝatantara retejo pri la brony-komunejo kaj pri ilia kreo
- My Little Pony en la Interreta filma datumbazo