Nacia Universitato Tsing Hua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Universitato Tsing Hua
nacia universitato
moto 自強不息 厚德載物
Chū-kiông put-sek,
hō͘-tek chài-bu̍t
Senĉese fortigu kaj kultivu nin
Informoj
fondodato 1911
speco publika esploruniversitato
Situo
Geografia situo 24° 47′ 37″ N, 120° 59′ 34″ O (mapo)24.793611111111120.99277777778Koordinatoj: 24° 47′ 37″ N, 120° 59′ 34″ O (mapo)
lando Tajvano
adreso 30013新竹市東區光復路二段101號
Nombroj
nombro de studentoj 16 647 vd (stato: 2022)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• LIGO Scientific Collaboration
• Universitata Sistemo de Tajvano
• Open Education Global vd
Nacia Universitato Tsing Hua (Tajvano)
Nacia Universitato Tsing Hua (Tajvano)
DEC
Nacia Universitato Tsing Hua
Nacia Universitato Tsing Hua
Map
Nacia Universitato Tsing Hua
vdr
Logoo

Nacia Universitato Tsing Hua (mandarene: ĉine 國立清華大學, akronime NTHU) estas publika esplora universitato, situanta en Hsinĉu, Tajvano, kiu estis establita en 1911. Ĉirkaŭ 15,000 studentoj studas en la universitato. Nuntempe (2020) ekzistas 10 fakultatoj, 26 sekcioj kaj 28 diplomiĝaj institutoj asociitaj kun la universitato [1].

La universitato estas membro de la Asocio de Universitatoj de Pacifika Oceano kaj la Asocio de Esploraj Universitatoj en Orienta Azio. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Ĉen Ŝjing-ŝen kaj la nobelpremiitoj Chen Ning Yang, Tsung-Dao Lee kaj Yuan Lee.

Historio[redakti | redakti fonton]

Universitato Tsing Hua estis komence establita en Pekino, sed estis reestablita en Tajvano post la retiriĝo de la Kuomintango en la Ĉina enlanda milito en 1956. La establado de la universitato estis apogita fare de la administrado de Theodore Roosevelt. Komence, la celo de la akademiaj institucioj kiuj estis establitaj estis prepari la junulojn de la lando por altnivelaj studoj en Usono mem. En 1925, esploroj komencis okazi en la institucio mem, kiu fariĝis vera universitato en 1928. Ekde 1937 kaj dum la Dua japana-ĉina milito, Universitato Tsing Hua funkciis kune kun Pekina Universitato. Dum la milito la universitata biblioteko perdis proksimume 200,000 erojn el 350,000 [2].

En la lastaj jardekoj okazis kunlaboro kun la ĉina universitato Cinghua Universitato [3].

Studenta vivo[redakti | redakti fonton]

La universitato havas pli ol cent studentajn klubojn traktantajn diversajn interesojn - komunumservoj, muziko kaj sportoj, kino kaj teatro, danco kaj luktosporto, religio kaj filozofio same kiel sciencaj kaj akademiaj interesoj. Ekzistas ok dormejoj sur kampuso loĝiganta proksimume 5,000 studentojn.

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 校訓. National Tsing Hua University. Archived from the original on July 17, 2014. Retrieved June 24, 2014.
  2. LOST MEMORY - LIBRARIES AND ARCHIVES DESTROYED IN THE TWENTIETH CENTURY( Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine)
  3. Official website for National Tsing Hua University's "Center for Contemporary China". Arkivita el la originalo je 2008-09-30. Alirita 2008-09-20. Arkivigite je 2008-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
  4. World University Rankings 2021 (18 August 2017).
  5. QS World University Rankings 2021 (1 February 2017).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]