Islama Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la radikala islama terorisma organizo

Nacio Islama en Irako kaj Sirio (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام) estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion.[1]

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Nacio Islama en Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaedo kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio, sin proklamante "Kalifo Ibrahim de la Islama Ŝtato".

La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.


Referencoj

  1. Profile: Islamic State in Iraq and the Levant (ISIS). BBC (16).