Nagyér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagyér (nadjEr) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. La loknomo signifas: granda rojo.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Orosháza-Mezőhegyes.

Historio

La unua mencio devenis el la 15-a jarcento, tiam estis tie vilaĝo Székegyház. La turkoj faris ĝin senhoma. En 1818 Georgo Mailáth (majlat) fondis tie komunumon, kiu nomiĝis Nagymajláth (nagy signifas: granda). Fine de la 19-a jarcento la fervojo atingis la vilaĝon. La rumanoj en 1919 okupis la vilaĝon. Ekde 1952 la vilaĝo nomiĝas Nagyér.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵo estas kalvinana preĝejo.