Nagydorog

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne miskomprenu kun urbo Dorog!

Nagydorog (nadjdorog) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono Paks. Nagy signifas: granda.

Centro de Nagydorog

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Nagydorog situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Székesfehérvár, laŭ fervojo Sárbogárd-Bátaszék. Paks troviĝas je 18 km-oj.

Historio [redakti]

La unua skriba mencio devenis el 1397. Dum la mezepoko la bienoj apartenis al Simontornya. Dum dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1883 la fervojo ekfunkciis.

Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolika el 1934 kaj kalvinana el 1774, akvoturo el 1891, kastelo de Széchenyi (sEĉEnji) el 1892 (nun estas lernejo), fine muzeo pri kapeloj.