Naroval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naroval
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 73 833  (2017) [+]
Loĝdenso 25 460 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 6′ N, 74° 52′ O (mapo)32.174.866666666667Koordinatoj: 32° 6′ N, 74° 52′ O (mapo) [+]
Areo 2,9 km² ( 290 ha) [+]
Naroval (Panĝabo)
Naroval (Panĝabo)
DEC
Naroval
Naroval
Situo de Naroval
Naroval (Pakistano)
Naroval (Pakistano)
DEC
Naroval
Naroval
Situo de Naroval

Map

vdr

NarovalNaruŭal urdue نارووال estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie Naroval estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.

Parko en Naroval

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naroval situas en la orienta parto de la lando sur malalta montetaro laŭ rivero Ravi nur kvin kilometrojn de la barata landlimo [2]. Naroval kuŝas cent kilometrojn nordoriente de la provinca ĉefurbo Lahoro kaj 250 kilometrojn sudoriente de la ĉefurbo Islamabado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo Naroval estis fondita en la mezepoko. Poste kiel cetero de Panĝabo, Naroval apartenis al Delhia Sultanlando, pli poste Mogola Imperio, poste sekvis la afganoj, pli poste sikoj, fine britoj. Post kreado de Pakistano en 1947 la minoritatajh hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj translokiĝis ankaŭ en tiu urbo. Naroval ricevis distriktan statuson en 1989, kantonan post du jaroj.

Kampuso en Naroval

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo de Naroval oni kultivas ĉefe rizojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
22 174 35 125 57 052 103 067

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 3,2%, tre super la tutlanda mezumo (2,4%).

Ĉefa strato en Naroval

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Naroval kuras 4 vojoj (el Daska, Sialkot, Lahore kaj malpli granda urbeto), aŭtovojo mankas. La fervoja linio funkcias ekde 1915, krome estas forlasitaj linioj al Barato. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj en Lahoro kaj Sialkot funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Naroval la klimato estas humida kaj subtropika. La meza temperaturo estas 22 °C. La plej varma monato estas majo kun 32 °C, la plej malvarma januaro kun 10 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 1348 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte aŭguste.

Moskeo en Naroval

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans