Naturparko Hohe Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la naturparko

La Naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando - germane Naturpark Hohe Mark-Westmünsterland - estas la (laŭ areo) plej granda naturparko de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi kovras areon de 1040,87 kvadratkilometroj, ekestis en 1964 kaj de tiam ĝis la jaro 2010 havis la pli koncizan nomon Naturpark Hohe Mark.

Nomo

La germanlingva vorto "Mark" signifas margraflandomarkio, t.e. limregiono de imperio (ĉi-tie la mezepoka germanlingva Sankta Romia Imperio). La adjektivo "alta" al homoj el aliaj regionoj eble ŝajnas troigita, ĉar la plej akta punkto de la montetaro "Hohe Mark" situas ne pli ol 145 metrojn super la marnivelo, sed en pejzaĝo ĉirkaŭe tute malmonta tiu montetaro reliefe tamen impresas kompare "alta". La regiono tamen ampleksas multe pli grandan areon de la okcidenta parto de la historia regiono Monastera Lando ol nur la montetaron; tial ekde la jaro 2010 uzatas la pli ampleksa titolo.

Geografio

La naturparko etendiĝas de la urbo Bocholt kaj Wesel en la okcidento ĝis la urbo Datteln kaj Olfen en la oriento, de Velen en la nordo ĝis Bottrop kaj Oberhausen en la sudo. Ĝi kovras partojn de la regiono Malsupra Rejno ("Niederrhein"), la sudokcidenton de la regiono Monastera Lando kaj la plej nordan parton de la Ruhr-regiono.

Tute aŭ preskaŭ tute en la naturparko situas la urboj kaj neurbaj komunumoj Haltern am See, Heiden, Hunxe (kerna komunumo, sed ne Bruckhausen kaj Bucholtwelmen en la sudokcidento), Raesfeld, Reken (krom minimuma parto en la nordo) kaj Schermbeck.

Aldone nur je parto situas en la naturparko la areoj de la urboj kaj neurbaj komunumoj Borken, Bottrop, Coesfeld (minimuma parto), Datteln, Dinslaken, Dorsten, Dülmen, Hamminkeln, Lüdinghausen, Marl, Oberhausen, Oer-Erkenschwick, Olfen, Rhede Velen kaj Wesel.