Navanethem Pillay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navanethem Pillay

Navanethem Pillay (naskita je la 23a de septembro 1941 apud Durbano, Sudafriko) estas advokatino, kiu luktis kontraŭ apartismo en sia lando.

En la jaro 2008 ŝi fariĝis Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. Ŝi estis juĝisto en la Internacia Puna Kortumo de Hago kaj ŝi prezidis la kortumon pri la genocido en Ruando. En 2012 ŝi subskribis la dokumenton de internacia juro de homaj rajtoj pri seksa orientiĝo kaj seksa identeco.[1]

Originoj

Navi Pillay havas sudafrikan ŝtatanecon. Ŝi naskiĝis en 1941 en baratdevena malriĉa familio, filino de tamilaj gepatroj, kaj pasigis sian junaĝon en Durban.

Studoj

Danke al financa subteno de la barata komunumo ŝi povis studi juron en la Universitato de Kvazulu-Natalo.

Kariero

Ŝi malfermis privatan oficejon, ĉar ŝi ne povis ie trovi laborlokon pro la fakto, ke ŝi ne estis blankulino.

Dum 28 jaroj ŝi klopodis lukti kontraŭ torturado kaj maljusteco.

En la jaro 1973, ŝi defendis la enprizonigitojn de Robben Island, inter kiuj estis Nelson Mandela. Plie ŝi studis juron en Harvard, Usono. Ŝi luktis pri homaj rajtoj en Sudafriko, pri virinaj rajtoj aparte.

Premioj

En 2003 ŝi ricevis la Premion Gruber por la virinaj rajtoj.

Referencoj

  1. BRON FREE AND EQUAL - Seksa orientiĝo kaj seksa identeco en internacia juro de homaj rajtoj