Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta
Geografia regiono
geographic history of Saudi Arabia • historia administra teritoria unuo • nenies tero [+]

LandojKuvajto, Saud-Arabio

- koordinatoj28° 31′ 42″ N, 48° 3′ 45″ O (mapo)28.52820548.062422Koordinatoj: 28° 31′ 42″ N, 48° 3′ 45″ O (mapo)
Areo5 770 km² (577 000 ha) [+]


Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Tero)
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Tero)
La neŭtrala zono inter Kuvajto kaj Saud-Arabio (2-a de decembro 1922 - 18-a de januaro 1970)

Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Kuvajto)
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Kuvajto)
DEC
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta

Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Sauda Arabio)
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta (Sauda Arabio)
DEC
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta

Map
Neŭtrala zono saŭdarabia–kuvajta
Vikimedia Komunejo:  Saudi–Kuwaiti neutral zone [+]
vdr

La neŭtrala zono inter Kuvajto kaj Sauda Arabio (arabe المنطقة السعودية الكويتية المحايدة) estis neŭtrala zono je ĉirkaŭ 5770 kvadrataj kilometroj sur la kuvajta-saudarabia landlimo, kiu estis difinita por la unua fojo post la subskribo de la Uqair Traktato la 2-an de decembro 1922 [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la usona historiisto, Daniel Yergin, "la neŭtrala zono estis [en areo de] miloj da kvadrataj kilometroj da steriligita dezerto trovita de la britoj en 1922 dum la desegnado de la landlimo inter Kuvajto kaj Sauda Arabio. Por konsideri la bezonojn de la beduenojn, kiuj vagis tien kaj reen inter Kuvajto kaj Sauda Arabio, kaj por kiuj nacieco estis neklara koncepto, estis interkonsentita ke la du landoj dividus suverenecon super la regiono." [3]

En la neŭtrala zono, la Uqair Traktato deklaris, ke la Sultanlando de Najd kaj Kuvajto dividos egalajn rajtojn kun ĉiuj loĝantoj de la areo, ĝis nova interkonsento estos subskribita.

Tamen, ekzistis malmulte da intereso en aranĝado de la neŭtrala zono ĝis la eltrovo de nafto en la Burgan-kampo, Kuvajto, en 1938. Kun la ebleco de naftomalkovro ene de la neŭtrala zono mem, koncedoj estis konceditaj al la naftokompanioj en la areo en 1948-1949. La nafto en la neŭtrala zono estis unue malkovrita en marto 1953 [3]. Poste, la du landoj ekspluatis la nafton sub komuna funkciigadinterkonsento.

En 1957-1958, Sauda Arabio kaj Kuvajto subskribis koncesia interkonsenton kun Oil Co. La franĉizo eksvalidiĝis en 2000 [4]. La unua naftomalkovro en la neŭtrala zono okazis en januaro 1960 [3].

En oktobro 1960, intertraktadoj pri la divido de la neŭtrala zono komenciĝis baldaŭ post mallonga renkontiĝo inter la regantoj de Kuvajto kaj Sauda Arabio. La 7-an de julio 1965, la du registaroj subskribis interkonsenton, kiu ekvalidis la 25-an de julio 1966, por la divido de la neŭtrala zono. Lima interkonsento por la neŭtrala zono estis subskribita la 17-an de decembro 1967, kaj ekvalidis la 18-an de decembro 1969 [5]. La interkonsento estis ratifita la 18-an de januaro 1970, kaj publikigita al publiko, fare de la Kuvajta Oficiala Gazeto, la 25-an de januaro 1970 .

La areo neniam ricevis ISO 3166 kodon, ĉar ĝi estis disigita antaŭ la adopto de la kodo en 1974. Dum la Golfa Milito, la areo estis okupita, kune kun Kuvajto, fare de Irako. Post la fino de la milito, la areo estis liberigita de Irako. Kvankam la neŭtrala zono ne plu ekzistas, nafto-ekstraktado en la areo ankoraŭ estas farita laŭ interkonsentoj inter la du landoj [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1 July 1966) “The Legal Status of the Saudi-Kuwaiti Neutral Zone”, International and Comparative Law Quarterly (English) (PDF) 15 (3), p. 690–717. Alirita 9 July 2021.. 
  2. (1 October 1966) “The partition of the Neutral Zone”, American Journal of International Law 60 (4), p. 735–749. doi:10.2307/2196925. Alirita 2021-11-02.. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Yergin, Daniel. (1 December 2008) “Chapter 22: The Age of Discovery”, The Prize: The Epic Quest for Oil, Money, and Power, 3‑a eldono, Free Press (Simon & Schuster), p. 437–445. ISBN 9781439110126. OCLC 22381448.
  4. Al-Naimi, Ali Ibrahim. (1 November 2016) Out of the Desert: My Journey From Nomadic Bedouin to the Heart of Global Oil, 1‑a eldono (angle), Penguin Books, p. 173,234–236. ISBN 9780241978399.
  5. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2005-01-09. Alirita 2005-12-02. Arkivigite je 2005-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Muzoriwa, Kudakwashe, "Kuwait, Saudi to resume oil output from neutral zone this month", Islamic Business & Finance, CPI Financial, 16 February 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]