Neues Palais (Darmstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neues Palais
palaco
Lando Germanio vd
Situo Darmstadt
Situo
Geografia situo 49° 52′ 7″ N, 8° 39′ 4″ O (mapo)49.86864728.65098774Koordinatoj: 49° 52′ 7″ N, 8° 39′ 4″ O (mapo)
Neues Palais (Hesio)
Neues Palais (Hesio)
DEC
Neues Palais
Neues Palais
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Neues Palais
Map
Neues Palais
vdr
vidaĵo de la Nova Palaco el okcidento, la spektanto staras en la palaca ĝardeno
historia urbomapo de Darmstadt de ĉirkaŭ 1880, montrante la kvin tiutempajn palacojn en la urbocentro. La Nova Palaco markiĝis per (2).

La Nova Palaco (germane Neues Palais) estis la lasta grava urba loĝejo de la Dinastio de Hesio en Darmstadt, ĉefurbo de la graflando Hesio-Darmstadt, kiu ekde 1871 membris en la Germana Regno. Ĝi estis konstruita en centra loko en la grandurbo ĉe kio tiam estis la placo Wilhelminenplatz kaj fakte estis geedziĝa donaco de la brita reĝino Viktoria al ŝia filino Alice, do baze estas brita kastelo. Okcidente estis la rilata palaca parko, kiu etendiĝis ĝis la placo Marienplatz. Detruitaj en brita aviadila atako de la reĝa brita aerarmeo dum la Dua Mondmilito, la ruinoj estis finfine disfaligitaj en 1955 por fari "lokon por nova evoluo en la urbocentro de Darmstadt": tie konstruiĝis subtera aŭtoparkejo kaj supre aldoniĝis modernisma ŝtata teatro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nova Palaco en Darmstadt estis konstruita en 1864/65 en novrenesanca stilo sur kio tiam estis la loko de la botanika ĝardeno. La Majenca arkitekto Konrad Kraus dizajnis la palacon laŭ mendo de la angla reĝino Viktoria por ŝia filino Alice, kiu edziniĝis al la pli posta grandduko Ludwig la 4-a en 1862. Poste la palaco estis la loĝejo de la filo kaj posteulo Ernst Ludwig von Hessen und bei Rhein. Pro lia fervora intereso en la flora nova artmovado, li levis la Novan Palacon al la lulilo de Secesio en Darmstadt. Eĉ antaŭ ol la secesia artista kolonio estis fondita, li invitis gravajn artistojn por dezajni ĉambrojn en la Nova Palaco en tiu "moderna gusto". Eĉ antaŭ tio, la ĉambroj estis konstante restrukturitaj, ekzemple en la 1870-aj jaroj la meblaro de la "Verda Salono".

En 1919, la Popola Ŝtato Hesio kaj Grandduko Ernst Ludwig konsentis ke la Nova Palaco iĝis la privata posedo de Ernst Ludwig. Lia kortega marŝalo Kuno Ferdinand Graf von Hardenberg translokiĝis en oficialan loĝejon tie. [1]

La konstruaĵo formis la okcidentan finon de la placo Wilhelminenplatz dum preskaŭ jarcento ĝis ĝi estis plene detruita dum la nokto de la 11-a ĝis la 12-a de septembro 1944 en brita aviadila atako sur Darmstadt. La ruinoj estis disfaligitaj en 1955. Rekonstruaj planoj malsukcesis, ekzemple la konstruado de koncertejo laŭ la planoj de la arkitekto Paul Bonatz.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En la arkitektura strukturo eblas rekoni veneciajn kaj romiajn palacfasadojn, la konstruaĵo fontas en barokaj kaj klasikismaj principoj. La palaco estis 64 metrojn larĝa kaj ĝis 18 metrojn alta. Ĝi havis sep-aksajn centrajn avankorpojn kaj du lateralajn, iomete pli malaltajn, kvin-aksajn alojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hardenberg, Kuno Graf von. En: Stadtlexikon Darmstadt, rete darmstadt-stadtlexikon.de