Ngaoundéré
Ngaoundéré aŭ N'Gaoundéré estas grandurbo, universitata urbo kaj diocezo en Kameruno. Ĝi estas administra centro de la regiono. La loknomo signifas: umbiliko-monto.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 07°19′N 13°35′O / 7.317°N, 13.583°OKoordinatoj: 07°19′N 13°35′O / 7.317°N, 13.583°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 314.094 en 2010
- Supermara alteco: 1212 m
- Horzono: UTC + 1
Geografio [redakti]
Ngaoundéré situas en altebenaĵo en centra parto de la lando, kvazaŭ umbiliko de Kameruno.
Historio [redakti]
Ngaoundéré estis fondita en 1835 laŭ islama juro, sed pli frue diversaj indiĝenoj vivis tie. En la 1920-aj jaroj norvegaj misiistoj alvenis. En 1973 la trajno ekfunkciis, kiu liveris tuj evoluon.
Ekonomio [redakti]
Ngaoundéré estas urbo, kie trairas varoj. Ĉefvaroj estas bananoj kaj aliaj fruktoj. El nordo alvenas kotonoj kaj estas senditaj al sudo kune kun brutoj. En la proksimeco oni minadas baŭksitojn.
Klimato [redakti]
En Ngaoundéré tropika klimato regas, sed pro la alteco la vetero estas pli freŝa.
Trafiko [redakti]
Ngaoundéré havas flughavenon, fervojon al Jaundeo kaj almenaŭ 3 pavimitajn landovojojn.
Vidindaĵoj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio