Niederhelfenschwil
El Vikipedio
| Niederhelfenschwil | |
|---|---|
| Kantono | Sankt-Galo |
| Distrikto | Elektodistrikto Wil |
| Koordinatoj | 47°20′0″N 9°11′0″O / 47.33333°N, 9.18333°OKoordinatoj: 47°20′0″N 9°11′0″O / 47.33333°N, 9.18333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2741 |
| Areo | 16,34 km² |
| Alteco | 580 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9527 |
| Komunumkodo | 3423 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Niederhelfenschwil estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2741 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio [redakti]
Niederhelfenschwil situas sur monteto norde de la rivero Turo. La komunumo konsistas el la municipoj Niederhelfenschwil, Lenggenwil kaj Zuckenriet, kiuj estas simboligitaj per siaj komencaj literoj en la blazono de la komunumo.
Trafiko [redakti]
Niederhelfenschwil atingeblas per poŝtaŭtobuso ek de la stacidomo de Wil SG en 28 minutoj.
Historio [redakti]
Unua skriba mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Niederhelfenschwil datiĝas el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo, kiu mencias la municipon Zuckenried sub la nomo Zuckinreod.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Niederhelfenschwil
|
||||||