Wil (elektodistrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektodistrikto Wil
Blazono de la distrikto Wil
Turo de Wil (sur unu el la ŝtupoj de la turo estas gravurita la nomo de Esperanto-Klubo Wil, kiu subtenis la konstruon de la turo finance
Mapo de la distrikto Wil
Kantono Sankt-Galo
Ĉefloko Wil
Koordinatoj  47°28′N 9°3′O  /  47.467°N, 9.05°O / 47.467; 9.05 (Wil (elektodistrikto))Koordinatoj: 47°28′N 9°3′O  /  47.467°N, 9.05°O / 47.467; 9.05 (Wil (elektodistrikto))
Nombro de enloĝantoj 70821 (2009-12-31)
Areo 145,29 km²
Loĝantardenseco 487,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1728


La Elektodistrikto Wil estas administra unuo de la Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis fondita post la akcepto de la nova kantona konstitucio en la 10-an de junio 2001.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La elektodistrikto Wil konsistas el la du iamaj distriktoj Wil kaj Suba Togenburgo sen la komunumoj Ganterschwil kaj Mogelsberg, kiuj hodiaŭ apartenas al la elektodistrikto Togenburgo.

La elektodistrikto Wil kovras areon de 145.29 km² kaj havis 69006 loĝantojn la 31-an de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 70821 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

De oriento al okcidento tra la distrikto Wil pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la grava fervojlinio de Sankt-Galo al Zuriko. De nordo al sudo pasas fervojlinio de Konstanco al Nesslau. Ekzistis iam planoj, ke la fervojo de Nesslau trans Wildhaus-Pasejo konektu Konstancon kun Koiro kaj eĉ trans Splugo kun Italio. Tiuj planoj tamen neniam realiĝis.

Komunumoj de la elektodistrikto Wil[redakti | redakti fonton]

Al la elektodistrikto Wil apartenas la sekvantaj 10 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Wil estas la plej granda (stato 2013):

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Degersheim Degersheim 3905 14.48 3401
Flawil Flawil 9876 11.51 3402
Jonschwil Jonschwil 3452 10.99 3405
Niederbüren Niederbüren 1416 15.92 3422
Niederhelfenschwil Niederhelfenschwil 2840 16.34 3423
Oberbüren Oberbüren 4127} 17.71 3424
Oberuzwil Oberuzwil 5795 14.11 3407
Uzwil Uzwil 12538 14.49 3408
Wil Wil 22823 20.78 3425
Zuzwil Zuzwil 4599 8.96 3426
Totale 11 70821 145,29 1728

Iamaj komunumoj de la elektodistrikto Wil[redakti | redakti fonton]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumo Bronschhofen estis integrita al la urbo Wil.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bronschhofen Bronschhofen (nun apartenas al Wil) 4539 13.16 3421

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]