Werdenberg (elektodistrikto)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Rigardo al la Elektodistrikto Werdenberg de la Wildhaus-Pasejvojo
La Elektodistrikto Werdenberg estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis kreita post la akcepto de la kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.
La nova elektodistrikto estas identa kun la malnova distrikto Werdenberg, kiu ricevis sian nomon de la mezepoka urbeto kaj kastelo Werdenberg. La elektodistrikto havis 34 074 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj ĝi kovras areon de 206.48 km².
Komunumoj en la elektodistrikto Werdenberg [redakti]
La elektodistrikto Werdenberg konsistas el la sekvantaj 6 komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006.
Buchs SG, 10564 loĝantoj
Gams, 2989 loĝantoj
Grabs, 6415 loĝantoj
Sennwald, 4738 loĝantoj
Sevelen SG, 4381 loĝantoj
Wartaŭ, 4987 loĝantoj
Vidu ankau [redakti]
|
||||||
|
||||||
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Urbeto kaj elektodistrikto Werdenberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

