Nikko
| Sanktejoj kaj temploj en Nikko* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Toŝogu: Karamon (Ĉina pordego), Haiden (preĝeja ĉambrego) kaj Honden (ĉefa ĉambrego)
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, iv, vi | |
| Fonto | 913 | |
| Regiono** | Azio | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1999 (23-a Sesio) | |
| Ruĝa listo | 1999 | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Nikkō (japane: 日光市, Nikkō-shi, litere sunlumo) estas japana urbo en la gubernio Toĉigi. Ĝi situas en la montaro, ĉirkaŭ 140 km norde de Tokio kaj estas ŝatata turisma celo al japanaj kaj eksterlandaj turistoj.
La 1-an de majo, 2006, la loĝantaro estis je 93.568, la areo je 1.449,87 km².
Enhavo |
Geografio [redakti]
Nikko situas ĉirkaŭ 140 km norde deKilometer nördlich von Tokio en la montaroj de la gubernio Toĉigi.
Pro kuniĝo kun aliaj komunumoj la areo de Nikko estas nun 1.449,87 km² granda.
Historio [redakti]
Shodo Shonin (japane: 勝道上人) starigis la templon de Rinno-ji en la jaro 766. Sekvis la templo de Chuzen-ji en 784. La vilaĝo de Nikko kreiĝis ĉirkaŭ tiuj temploj.
La sanktejo Nikko Toŝo-gu estis finkonstruita en 1617 kaj iĝis ĉefa allogaĵo por vizitantoj al la regiono dum la Edo-epoko. Novaj vojoj estis konstruitaj tiutempe por faciligi la aliron al Nikko de la najbaraj regionoj. Nikko Toŝo-gu, la sanktejo Futarasan kaj Rinno-ji nun formas la mondan heredaĵon de UNESKO de la sanktejoj kaj temploj de Nikko.
Dum la Meiji-epoko Nikko iĝis montara ripozejo kaj estis ĉefe ŝatata de eksterlandaj turistoj. La japana nacia fervojo atingis Nikkon en 1890 per la Nikko-linio, sekvita de la Tobu-fervojo en 1929 per la Tobu-Nikko-linio.
Nikko iĝis urbeto en 1889, parto de la distrikto de Kamitsuga. Ĝia rango altiĝis al urbo en 1954 post kuniĝo kun la najbara vilaĝo Okorogawa. La 20-an de marto 2006 Nikko kuniĝis kun la urbo Imaiĉi kaj la komunumoj Aŝio, Fuĵihara kaj Kurijama por krei la oficialan novan urbon de Nikko. La nova urbodomo estas la iama urbodomo de Imaiĉi.
Vidindaĵoj [redakti]
- Tosho-gu, maŭzoleo de la ŝoguno Tokugawa Ieyasu
- maŭzoleo de Tokugawa Iemitsu
- Rinnoji-sanktejo
- Futarasan-sanktejo el la jaro 767
- onsen-banejoj
- Nacia parko Nikko kun belegaj akvofaloj kaj padoj
- Chuzenji (lago)
- Kegon (akvofalo)
Fotogalerio [redakti]
-
La famaj 17-jarcentaj saĝaj simioj sur la ĉevalejo de Tosho-gu.
-
Jizo-statuoj en Nikko
-
Kegon-akvofalo en Nikko
-
Chuzenji-lago en Nikko
-
Rinnoji, templo en Nikko
-
Akvofalo ĉe Nikko
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Turistinformejo en Nikko (japane)
- Turistinformejo en Nikko (angle)
- Fotoj de Nikko - Terra Galleria
- Filmeto pri Nikko
|
||||||
Koordinatoj: 36°45′N 139°37′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 36.75 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">36.75°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <

