Nikko Toŝo-gu
| Sanktejoj kaj temploj en Nikko* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Vido el la sanktejo al la granda torijo
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, iv, vi | |
| Fonto | 913 | |
| Regiono** | Azio | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1999 (23-a Sesio) | |
| Ruĝa listo | 1999 | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Tosho-gu (japane: 東照宮) estas ŝintoa sanktejo en la urbo Nikko, gubernio Toĉigi, Japanio. Ĝi estas la maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu, la fondinto de la Tokugawa-dinastio, ekkonstruita en 1617 de lia filo Tokugawa Hidetada kaj finkonstruita de la tria ŝoguno kaj nepo de Ieyasu, Tokugawa Iemitsu.
En 1999 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. La restoj de Ieyasu troviĝas en la sanktejo.
Ok konstruaĵoj kaj du glavoj estas naciaj kulturaj trezoroj de Japanio, inter ili:
- la ĉefa halo, honden
- la ŝtona halo, ishi-no-ma
- la ena sanktejo, haiden
- la pordego yomei-mon (陽明門, „pordo de la suna lumo“), konstruita en 1636.
Centoj de ŝtonaj ŝtuparoj gvidas tra kriptomeria arbaro al tombo de Ieyasu en la plej ena zono de la sanktejo (okunoin). La restoj de Ieyasu troviĝas en bronza urno, en malgranda sanktujo, la okusha hoto.
Tre imponaj estas la kriptomerioj plantitaj de la daimio Matsudaira Masatsuna okaze de la 32-a datreveno de la mortotago de Ieyasu (antaŭ pli ol 300 jaroj), dum periodo de pli ol 20 jaroj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas pluraj miloj da ili.
Fotogalerio[redakti]
-
La plej ena torijo el metalo
Vidu ankaŭ[redakti]
Koordinatoj: 36°45′N 139°37′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 36.75 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">36.75°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
|
||||||

