Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolaj Lobaĉevskij
Nikolaj Lobaĉevskij
rusa matematikisto
Naskiĝo 1-a de decembro 1792
en Niĵnij Novgorod
Morto 24-a de februaro 1856
en Kazan
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Nikolaj Ivanoviĉ LOBAĈEVSKIJ (ruse Никола́й Ива́нович Лобаче́вский, 1-a de decembro 1792 -- 24-a de februaro 1856), rusa matematikisto, kreinto de la hiperbola geometrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lobaĉevskij naskiĝis en la distrikto Ardatovskij de la gubernio Niĵnij Novgorod. Lia patro estis Ivan Maksimoviĉ Lobaĉevskij kaj la patrino—Praskovja Aleksandrovna Lobaĉevskaja. En 1800, post la morto de la patro, la patrino kun la infanoj transloĝiĝis al Kazan. Tie Lobaĉevskij finis mezlernejon, (18021807), kaj poste (18071811) ankaŭ la ĵus fondintan Kazanan ŝtatan universitaton.

Dum la universitata periodo lin multe influis Johann Christian Martin Bartels—amiko kaj instruisto de la granda germana matematikisto Carl Friedrich Gauss. Dum la studato Lobaĉevskij estis kulpigita pri reva sintrotakseco, malobeo, obstino kaj ankaŭ pri indignindaĵoj kaj malpieco. Nur danke al la patronado de Bartels kaj de la aliaj instruistoj li ne estis forpelita el la universitato.

Fininte la universitaton, Lobaĉevskij ricevis la rangon de majstro pri fiziko kaj matematiko kaj restis labori en la universitato.

En 1819 en Kazanon venas revizoro Magnickij, kiu ege negative taksas la universitaton, maldungas 9 profesorojn kaj postenigas je Lobaĉevskij kiel fakultatestron.

En tiu tempo li verkas lernolibrojn pri geometrio kaj algebro, la unua estis draste kritikita pro la uzo de metra sistemo, kaj la dua eĉ ne eldonita.

Dosiero:KazanUniversity.jpg
La Kazana universitato en la 1830aj jaroj

En 1826 Magnickij estis maldungita kaj Lobaĉevskij estis elektita kiel rektoro de la universitato. Li akiras multe da klopodoj kaj samtempe laboras ankaŭ pri hiperbola geometrio.

En 1832 Lobaĉevskij edziniĝis al Varvara Aleksejevna Moisejeva. Ili havis sep gefilojn.

Lobaĉevskij estis rektoro de la Kazana universitato inter 1827 kaj 1846, En tiu periodo okazis epidemio de ĥolero kaj granda incendio, pereiginta duonon de la urbo. Dank'al liaj klopodoj, la perdoj estis minimumaj. La kazana universitato iĝis unuaranga aŭtoritata, unu el la plej bonaj universitatoj de Rusio.

La 20-an de novembro 1845 Lobaĉevskij la sesan fojon estis elektita kiel rektoro por la sekvontaj kvar jaroj. Malgraŭ tio, en 1846 la Ministerio krude suspendas lin de la posteno de rektoro kaj de la profesora katedro. Formale li range eĉ altiĝis (li ricevis la postenon asistanto de kuratoro de la universitato), sed li ne ricevis pro tio salajron.

Baldaŭ Lobaĉevskij senmoniĝis, la bieno de lia edzino estis vendita por amortizi la ŝuldojn. En 1852 mortis la pliaĝa filo de Lobaĉevskij. Ankaŭ lia sano iĝis malbona, la vidkapablo perdiĝis. La ĉefan verkon «Pangeometrio» diktate skribis liaj lernantoj, kiam li jam estis blinda en 1855.

Lobaĉevskij mortis la 24-an de februaro 1856 kaj estis enterigita en Kazano.

Hiperbola geometrio[redakti | redakti fonton]

Restis la studentaj skribaĵoj de la lekcioj de Lobaĉevskij (de 1817), kie li provis pruvi la kvinan postulaton de Eŭklido, sed poste li rifuzis tiun provon. La 7-an de februaro 1826 Lobaĉevskij prezentis por publikigo en "Verkoj de la fizik-matematika fako" la verkon «Konciza prezento de elementoj de geometrio kun strikta pruvo de la teoremo pri paraleloj» (en la franca lingvo). Sed la eldonado ne okazis. Konserviĝis nek manuskripto nek recenzoj, sed la verko estis inkludita al lia verko «Pri la elementoj de geometrio» (18291830), eldonita en la gazeto «Kazanskij vestnik» (Kazana heroldo). Tiu verko estis la unua serioza publikigo pri la neeŭklida geometrio en la monda historio.

Lobaĉevskij opinias la kvinan postulaton de Eŭklido arbitra. Laŭ lia opinio tio estas tro strikta eco, limiganta la eblecojn de la teorio, priskribanta la ecojn de la spaco. Li proponas la alternativon al tiu postulato: "Sur la ebeno, la punkton, ne apartenantan al certa rekto, havas pli ol unu rekto, ne sekcanta tiun certan". La geometrio, prezentita de Lobaĉevskij ne estis eŭklida, sed la eŭklida geometrio povus rezulti el ĝi limese, kiam la kurbeco de la spaco strebas nulon. Sed en lia geometrio tiu kurbeco estas negativa.

Sed la sciencaj ideoj de Lobaĉevskij ne estis aprobitaj de liaj samtempuloj. Lia verko «Pri la elementoj de geometrio», prezentita en 1832 en la scienca akademio, ricevis tie negativan noton. Preskaŭ neniu el liaj kolegoj subtenis lin.

Dosiero:VoobrGeom.jpg
La libro de Lobaĉevskij

Sed Lobaĉevskij ne kapitulaciis. En 18351838 li publikigis la artikolon pri «fantaziita geometrio» kaj poste li eldonas la plej plenan sian verkon «Novaj elementoj de geometrio kun la plena teorio pri paraleloj».

Ne trovinte subtenon en Rusio, li penas trovi samideanojn eksterlande. En 1840 li eldonas en la germana lingvo «Geometriajn esplorojn pri la teorio de paraleloj», kio enhavas klarajn prezentojn de liaj ĉefaj ideoj. Unu ekzempleron ricevas Gaŭso, la tiama «reĝo de matematikistoj».

Multe pli poste evidentiĝis, ke Gaŭso mem sekrete inventis la neeŭklidan geometrion, sed ne decidiĝis publikigi ion pri tiu temo. Konatiĝinte kun la rezultoj de Lobaĉevskij, li rekomendis elekti je Lobaĉevskij eksterlanda membro de la gotingena reĝa societo. Tiu elekto okazis en 1842, sed ne firmigis la situacion de Lobaĉevskij en Rusio.

Lobaĉevskij ne estis sola esploristo en tiu kampo de matematiko. La hungara matematikisto János Bolyai sendepende de Lobaĉevskij en 1832 publikigis sian priskribon de la neeŭklida geometrio. Sed ankaŭ lia verko restis nekomprenita de la samtempuloj.

Dosiero:Lobachevsky medal 1895.gif
Jubilea medalo de la jaro 1895

Lobaĉevskij mortis nerekonita. Kelkajn jardekojn poste la situacio en la scienco radikale ŝanĝiĝis. Grandan rolon pri rekono de la verkoj de Lobaĉevskij ludis la esploroj de Eugenio Beltrami (1868), Felix Klein (1871), Henri Poincaré (1883) kaj la aliaj. La apero de la modelo de Klein pruvis, ke la hiperbola geometrio estas same nememkontraŭa, kiel la eŭklida.

La nomon Lobaĉevskij ricevis kratero sur la luno kaj strato en Moskvo.

La aliaj matematikaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Lobaĉevskij ricevis gravajn rezultojn ankaŭ en la aliaj fakoj de matematiko: li trovis novan metodon de proksimuma solvo de ekvacioj, pruvis kelkajn teoremojn pri la serioj de Fourier, kaj aliaj. En diversaj jaroj li publikigis kelkajn brilajn artikolojn pri analitiko, algebro, probablokalkulo, mekaniko, fiziko kaj astronomio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]