Norda Krono (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norda Krono
Norda Krono
Latina nomo Corona Borealis
(genitiva Coronae Borealis)
Mallongigo CrB
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 15h 11m 0s ... 16h 20m 0s
Deklinacio 26° 0' 0" ... 40° 0' 0"
Areo 179 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 73
Najbaraj konstelacioj Herkulo, Bovisto, Serpento
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 1
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,2
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -64° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -50° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

La Norda Krono estas unu el la 88 konstelacioj, el kiuj konsistas la tera ĉielo laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio videbla el la norda duonsfero, kies nomo kontrastas tiun de la konstelacio Suda Krono, videbla el la suda duonsfero.

Ĝia nomo devenas el tio, ke ĝiaj plej elstaraj astroj konsistigas arkon. Ĝi apartenas al la listo de 48 konstelacioj, kiun origine verkis la astronomo Ptolemeo dum la 2-a jarcento.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Dionizo kaj Ariadno Luvro Parizo.

Laŭ la helena mitologio [1] Ariadno kaj Tezeo amegis unu la alian. Sed iun nokton, surmarvoje de Kreto al Nakso, Tezeo havis sonĝon. Li sonĝis, ke Ariadno estas destinata al Dionizo. Kiam li vekiĝis, lia sonĝo ŝajnis al li same kiel profetaĵo. Do, li decidis forlasi sian amatinon. La ŝiparo albordiĝis al la insulo Nakso. La sekvan matenon Tezeo ekvelis sen adiaŭi Ariadnon, kiu dormis sur la strando.

Dionizo vidis ŝin plorantan. Li kunportis ŝin, kaj edziĝis kun ŝi en Deloso. Dum la edzidĝfesto, li forĵetis ŝian edziniĝkronon en la ĉielon. Tuj la floroj ŝanĝiĝis en stelojn.

Nuntempe, la Boreala Krono brilas en la nokta ĉielo inter Herkulo kaj la bovisto por gvidi la maristojn.

Notindaj astroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa stelo (Alpha CrB) nomiĝas Alphecca, aŭ Gemma, kaj posedas magnitudon 2,2. Ankaŭ notindas pluraj interesaj variantaj steloj, inter kiuj R Coronae Borealis kaj T Coronae Borealis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. '""Les plus belles histoires de la mythologie (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand nathan 1977"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]