Nordmara mezoplodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordmara mezoplodo

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. bidens
Sowerby, 1804
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nordmara mezoplodo, Dudenta mezoplodoBekobaleno de Sowerby (Mesoplodon bidens), konata ankaŭ kiel Nordatlantika aŭ Nordmara bekobaleno, estas specio de dentobaleno. Ĝi estis la unua mezoplodo kiu iĝis priskribita. James Sowerby, angla naturalisto kaj artisto, por la unua fojo priskribis la specion en 1804 el kranio akirita el masklo kiu estis surstrandigita en Moray Firth, Skotlando, en 1800. Li nomis ĝin bidens, kiu derivas el la du dentoj de la makzelo, nune konata kiel tre ofta trajto en tiu genro.[1]

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Profilo de ina plenkreskulo.

La Nordmara mezoplodo havas la tipan korpoformon de la genro, kaj estas distingita ĉefe pere de la duobla dento de la masklo situa tre malantaŭe en la buŝo. La beko estas mezlonga, kaj la melono estas iom konveksa. La kolormodelo estas griza kun hela kontraŭluo sube, kaj ofte videblas mordoj de ŝarkoj kaj cikatroj el dentoj (en maslloj). Tiu baleno atingas 5 metrojn ĉe inoj kaj 5.5 metrojn ĉe maskloj, kun pezo de 1000-1300 kilogramoj. La gravedperiodo daŭras 12 monatojn kaj la idoj estas naskitaj kun longo de 2.4 al 2.7 metroj kun pezo de ĉirkaŭ 185 kilogramoj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La dieto de la Nordmara mezoplodo konsistas el kalamaroj kaj malgrandaj fiŝoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sharks and Whales (Carwardine et al. 2002), p. 358.
  2. (Novembro 2011) “Diet of mid-Atlantic Sowerby's beaked whales Mesoplondon bidens”, Deep Sea Research Part I: Oceanographic Research Papers 58 (11), p. 1084–1090.