Novopavlovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novopavlovsk
ruse: Новопавловск, angle: Novopavlovsk
urbo
Oficiala nomo: Новопавловск
Lando Rusio Rusio
Regiono Stavropola regiono
Rivero Kura
Situo Novopavlovsk
 - koordinatoj 43° 58′ 00″ N 43° 38′ 00″ O / 43.96667 °N, 43.63333 °O / 43.96667; 43.63333 (mapo)
Loĝantaro 23 003 (2010)
Estiĝo 1777
Urbestro Vladimir Fjodoroviĉ Kuznecov
Horzono MT (UTC+3)
Poŝtkodo 357300-357302
Telefona antaŭkodo +7 87938
Aŭtokodoj 26
Kodo laŭ OKATO 07225501
Situo de Novopavlovsk enkadre de Eŭropo
Situo de Novopavlovsk enkadre de Eŭropo
Situo de Novopavlovsk enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Novopavlovsk
Retpaĝo: www.admnp.ru/

Novopavlovsk (ruse Новопавловск) estas urbo en Stavropola regiono de Rusio, 268 kilometrojn sud-oriente de Stavropol. Fondita en 1777 kiel fortikaĵo de rusia armeo, nun ĝi estas centro de grava agrikultura distrikto (Kirova distrikto). Urbo ekde 1981.

La urbo estas apud Norda Kaŭkazo ĉe rivero Kura (Кура).

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Pavlovskaja (Павловская);
  • Novopavlovskaja (Новопавловская) ĝis 1981.

La nomo venas de la nomo de Sankta Paŭlo, kiu estas konsiderata ĉiela protektanto de la urbo.

Loĝantaro

Loĝantaro: 23,2 mil (2001). Ĉefe etnaj rusoj (kozakoj).

Novopavlovsk signife kreskas, en 1979 ĝia loĝantaro estis nur 13,5 mil.

Industrio, transportado kaj komunikado

Industrio estas ĉefe prilaboro de agrikulturaĵoj, ankaŭ plasta kaj glasa fabrikoj.

Grava fervoja stacio (nomiĝas Apollonskaja (Аполлонская), ne koincidante kun la nomo de la urbo) sur la linio Rostov-na-DonuBaku.

La interurba telefona kodo estas 86538, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Ŝablono:Ĝermo-geografio

Eksteraj ligiloj

greke Ortodoksa Novopavlovsk (informriĉa paĝaro pri ortodoksa vivo de Novopavlovsk, enhavas ankaŭ aliajn informojn; ruslingva)