Noyal-sur-Vilaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noyal-sur-Vilaine
komunumo
Urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Noyal-sur-Vilaine
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Rennes
Kantono Châteaugiron
Interkomunumreto Pays de Châteaugiron
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Noyal-sur-Vilaine
 - alteco 39 m s. m.
 - koordinatoj 48° 06′ 45″ N 01° 31′ 24″ U / 48.11250 °N, 1.52333 °U / 48.11250; -1.52333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 91 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 32 m s. m.
Areo 30,72 km² (3 072 ha)
Loĝantaro 5 188 (2009)
Denseco 168,88 loĝ./km²
Urbestro Jacques Audrain
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35530
INSEE 35207
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Noyal-sur-Vilaine
Retpaĝo: ville-Noyal-sur-Vilaine.fr

Noyal-sur-Vilaine (bretonlingve Noal-ar-Gwilen ) estas franca komunumo , situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Geografio

La plej granda biciklo en la mondo.

La urbo situas je dek kilometroj oriente de Rennes. La rivero Vilaine laŭlongas ĝin norde kaj konsistigas naturan limon kun la najbara komunumo Acigné. La urbo estas sur la rapida vojo 157 Rennes-[Le Mans]], kaj sur la fervoja linio ĉe la stacidomo de Noyal-Acigné.

La komunumo enhavas spacon je aparta ekologia intereso, heĝtalusejo en humida spaco, kies katastro preskaŭ ne evoluis ekde 1850 kaj kies faŭno estas aparte esplorita de la sciencistoj de la Universitato de Rennes[1].

Najbaraj komunumoj

  • je malpli ol unu kilometro norde Acigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 2,5 km nord-oriente Brécé (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 3,5 km okcidente Cesson-Sévigné (Noyal-sur-Vilaine Métropole),
  • je 5,5 km sud-okvidente Domloup (Pays de Châteaugiron),
  • je 6 km sude Châteaugiron (Pays de Châteaugiron),
  • je 7,5 km nord-oriente Servon-sur-Vilaine (Pays de Châteaugiron),
  • je 8 km sud-oriente Ossé (Vitré Communauté),
  • je 10 km oriente Domagné (Vitré Communauté).

Demografio

Fotoj

Personoj ligitaj al la komunumo

Barthélémy Pocquet Du Haut Jussé

  • Redaktinto de Journal de Noyal-sur-Vilaine (1848-1878)
  • Prezidanto de Société Archéologique d'Ille-et-Vilaine (Arkeologia asocio de Ille-et-Vilaine)
  • Prezidanto de Association Catholique des Anciens Elèves du Collège Saint-Vincent-de-Paul (1899-1902) (katolika asocio de la malnovaj lernantoj de la kolegio)

Alexis Geffrault, fondinto de la maljunulejo de Noyal-sur-Vilaine, fariĝinta maljunulejo Saint Alexis.

François Thomé, episkopo de Saint-Malo de 1573 ĝis 1590, kanoniko kaj trezoristo de Noyal-sur-Vilaine, abato de la Vieuville kaj prioro de Noyal-sur-Vilaine, distingiĝis per sia scio, kiun li uzis por la komuna bono. Lia erudicio elektigis lin por labori pri la reformado de la kutimoj de Bretonio rilataj al la civilaj aferoj kaj al la ekleziaj [2].

Pascal Pinard, naĝa handikapsporta ĉampiono. Li gajnis laŭlonge de sia kariero :

1 ormedalon kaj 2 bronzmedalojn en Ateno 1 ormedalon en Atlanta 5 ormedalojn en Barcelono

  • 4 mondajn titolojn (1990-1994-1998)
  • 8 eŭropajn titolojn (1993-1995-1997-1999)
  • ĉampiono de Francio ekde 1989

Notoj

  1. La heĝtalusejo de Noyal en humida spaco
  2. france Saint-Malo, histoire religieuse, François Tuloup, 1975.

Internaj ligiloj

Fontoj

  • Paul Banéat, france Le patrimoine architectural, 1927
  • Adolphe Orain, france Géographie pittoresque du département d’Ille-et-Vilaine, 1882
  • Amédée Guillotin de Corson, france Les grandes seigneuries de Haute Bretagne, 1897 (sur le manoir du Boisorcant)
  • Amédée Guillotin de Corson, france Pouillé historique de l’évêché de Noyal-sur-Vilaine, 1886

Eksteraj ligiloj