Nova Sparto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nueva Esparta)
Nova Sparto
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco159 m [+]
ĈefurboLa Asunción
- koordinatoj11° N, 64° U (mapo)11-64Koordinatoj: 11° N, 64° U (mapo)
Areo1 150 km² (115 000 ha) [+]

Loĝantaro491 610 [+] (2011)
Denseco427,49 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-O

Nova Sparto (Tero)
Nova Sparto (Tero)

Nova Sparto (Nova Sparto)
Nova Sparto (Nova Sparto)
DEC
Nova Sparto
Nova Sparto

Map
Nova Sparto

Vikimedia Komunejo:  Nueva Esparta [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nova Sparto (hispane Nueva Esparta) estas unu el 23 subŝtatoj de Venezuelo en kiuj Venezuelo dividiĝas. Estas la nura insulara subŝtato de la lando. La ŝtata ĉefurbo estas La Asunción. La subŝtato konsistas el la insuloj Margarita, Cocha kaj Cobagua situantaj en la Kariba Maro, ĉe la marbordo de Sukro.

La subŝtato kovras areon de 1 150 kvadrataj kilometroj kaj estas la plej malgranda subŝtato laŭ areo en Venezuelo (ne inkluzive de la federaciaj dependaĵoj kiuj ne estas subŝtatoj). 491 610 loĝantoj loĝas en la subŝtato (aktuale en 2011). La ĉefurbo de la subŝtato estas La Asunción kaj la plej granda urbo en ĝi estas Foralmar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua eŭropano kiu atingis la insulojn estis Kristoforo Kolumbo la 15-an de aŭgusto 1498. Kolumbo nomis la plej grandan insulon inter ili La Asunción. Jaron poste la nomo de la insulo estis ŝanĝita al Margarita fare de Pedro Alonso Niño kaj Cristóbal Guerra, ŝajne pro la multaj perloj trovitaj ĉirkaŭ la insulo (la signifo de la nomo "Margarita" en la latina estas perlo).

Post la Venezuela Milito de Sendependeco en la 19-a jarcento, la insuloj estis aneksitaj al la Granda Respubliko de Kolombio. Post kiam la granda Respubliko de Kolombio disiĝis en 1830, la areo estis aneksita al Venezuelo. Kiam Venezuelo estis dividita en provincojn kaj la regiono iĝis la provinco de Margarita.

En 1864 Venezuelo iĝis federacia ŝtato kaj la teritorioj de la provinco iĝis la ŝtato Nueva Esparta. La signifo de la nomo estas "Nova Sparto", en rekono de la heroeco de la lokaj militistoj en la Venezuela Milito de Sendependeco, kiu memorigis la heroecon de la spartanaj militistoj en antikva Grekio.

En 1881 la subŝtato estis unuigita kun pluraj aliaj subŝtatoj, sed revenis al esti aparta subŝtato fine de la 19-a jarcento. En 1904 la subŝtato estis unuigita kun pluraj aliaj subŝtatoj en la regiono kies statuso estis reduktita al federacia distrikto nomita Sekcio Orienta, sed en 1909 Nova Esparta reakiris sian statuson.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la subŝtato dependas plejparte de turismo kaj komerco, precipe ĉar insulo Margarita estis nomumita kiel liberkomerca zono en 1966 kaj en 1974, kiam la haveno de Margarita estis deklarita libera haveno. Aldone al tiuj branĉoj, la ekonomio ankaŭ dependas de agrikulturo, kiu inkluzivas interalie la kultivadon de melongenoj, maizo, melonoj kaj tomatoj, bestbredado kaj fiŝkaptado.