Nuklea testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen kvar tipoj de nuklea testo: 1. atmosfera, 2. subgrunda, 3. altatmosfera, 4. subakva.

Nukleaj armilaj testoj estas eksperimentoj por determini amplekson, efikecon kaj eksplodan forton de la nukleaj armiloj. Plejparto de la ŝtatoj, kiuj havas nukleajn armilojn, testis ilin. La testado provizas informon, kiel armiloj funkcias kaj agas en diversaj cirkonstancoj kaj kiel ili efikas sur konstruaĵojn. La testado povas montri eĉ militecan potencon. La testado estas ofte uzata ankaŭ kiel politika strategio.

La unua certa nuklea testo estis la Trinity-testo farita de Usono je la 16-a de julio 1945 kaj la plej nova estas farita de Nord-Koreio je la 25-a de majo de 2009, kio starigis akran polemikon kaj kontraŭstaron en la okcidentaj amaskomunikiloj je la flanko de Usono, kiu jam faris 1054 nukleajn testojn, dum Nordkoreio nur 2 ĝis nun (vidu suban tabelon).

La plej granda nuklea-testo estis soveta Car-bombo povume 57 megatunoj de TNT, kiun oni eksplodigis super nuklea poligono de Nova Zemlo la 30-an de oktobro 1961.

En la 1963-a jaro ĉiuj ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn kaj kelkaj ne havantaj subskribis traktaton, kiu malpermesas la nuklean testadon en la atmosfero, sub akvo kaj en kosmo. Tamen subteraj testoj estis permesataj. Francio daŭrigis la atmosferan testadon ĝis la jaro 1974 kaj Ĉinio ĝis la jaro 1980. La lastajn subterajn testojn faradis Usono en 1992, Sovetunio en 1990, Anglio en 1991 kaj ambaŭ Francio kaj Ĉinio daŭrigis ĝis 1996.

Testo de Trinity.

En la jaro 1996 nova traktato estis farita, kiu malpermesis ĉiajn nukleajn testojn. Barato kaj Pakistano, kiuj ne estas anoj, faris la lastajn testojn en 1998.

Nukleaj testoj laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de nukleaj poligonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]